Stano Marček

Stano Marček

Posted on 03/20/2012


Photo taken on March 20, 2012


With...

Edmond Plutniak
Margaretha Symoens
Katalin Kovats
Arlette Plutniak

See also...


Keywords

Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 257 visits

Revuo Esperanto aprilo 2012

Revuo Esperanto aprilo 2012
La 20-an de marto mi donis al presejo la aprilan numeron de la revuo Esperanto, oficiala organo de UEA.
Informoj pri la revuo troveblas ĉe www.uea.org/revuo/index.html.
Ĝi aboneblas ĉe: www.uea.org/alighoj/revu_abon.php.

Enhavo

75 ... Malferme: Kiujn kvalitojn havu nia nova prezidanto? (Humphrey Tonkin)
76 ... Esperanto-Insulo: eksperimento, tre intensa studa monato en Ĉinio (Dennis Keefe)
78 ... Google tradukas el kaj al Esperanto (Marek Blahuš)
79 ... Kongresa temo: Lerni kiel ponti (Mark Fettes)
80 ... La projekto Ĝemelaj Urboj 10-jariĝis (Wu Guojiang)
81 ... LibreOffice estas por vi (Donald Rogers)
82 ... E@I kaj lernu.net vizitis Ĉinion (Peter Baláž)
84 ... La spirito de William Stead (Ian Fantom)
86 ... TEJO tutmonde: Elekto de komitatanoj B de TEJO (Sarolta Bagó/Saci)
87 ... Nova Landa Sekcio de TEJO (Szilva Szabolcs); Esperanto prezentita al tradukistoj de EU (M. Blahuš)
88 ... Esperanta radiofonio: elsendoj, sondokumentoj – radie, podkaste, poŝtelefone (Gabi Kosiarska)
89 ... Laste aperis
90 ... Recenzo: Yenovk Lazian pri Sidarto. Hinda poezia rakonto
91 ... Oficiala informilo; Libroj por Vjetnamio; Malferma tago
92 ... Renkontiĝo en Toledo (Toño del Barrio); Jalta eksperimento (Jefim Zajdman)
93 ... KERo en Kubo (Niurka Alonso Santos); Pekina estraro (Zheng Bocheng /Diero);
94 ... La membraro de UEA en 2011

KOVRILPAĜE: Inter la 11-a de januaro kaj la 12-a de februaro 2012 sur la Esperanto-Insulo Hajnano en la suda Ĉinio okazis plurspecaj longdaŭraj universitataj kursoj de Esperanto, kiujn ĉeestis 131 gelernantoj el 22 landoj: 68 ĉinoj el dudeko da ĉinaj regionoj kaj 63 eksterlandanoj el dudeko da landoj. Sur la kovrilfoto de Daebong Jeon estas parto de la studentoj antaŭ la kursejo.

Roséha has particularly liked this photo


Comments
Reza Kheirkhah
Reza Kheirkhah
Bela kaj trafa kovrilo. Tiu okazajho estas ege grava por Azio kaj krom UK-j kaj Aziaj kongresoj ghi estas eble la plej granda internacia okazajho en tiu chi kontinento. Cetere se vi movos vian komputilan muson sur la kovrilo vi vidos ke aperas kadroj chirkau iuj vizajhoj kaj se vi iros sur ili vi vidos la nomon de tiuj homoj.
6 years ago.