Stano Marček

Stano Marček

Posted on 02/21/2012


Photo taken on February 21, 2012


With...

Tomoko

See also...

Fabelaj mondoj Fabelaj mondoj


Saluton el Esperantujo! Saluton el Esperantujo!


Bibliografio de Esperanto Bibliografio de Esperanto


BALTIAJ ESPERANTO TAGOJ BALTIAJ ESPERANTO TAGOJ


Esperantujo Esperantujo


See more...

Keywords

Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 154 visits

Esperantistoj-Ĵurnalistoj

Revuo Esperanto, marto 2012

Revuo Esperanto, marto 2012 

Jen kovrilo de la marta revuo Esperanto, oficiala organo de UEA, transdonita al presejo la 20-an de februaro.
Informoj pri la revuo troveblas ĉe www.uea.org/revuo/index.html.
Ĝi aboneblas ĉe: www.uea.org/alighoj/revu_abon.php.

ENHAVO:

51 ... Malferme: Kiu diris, ke mirakloj ne vere okazas? (Renato Corsetti)
52 ... Kongresa komuniko 2
53 ... Kafejo Eŭropo: La angla kiel la oficiala lingvo de EU sufiĉas! Ĉu JES aŭ NE? (Katarína Nosková)
54... Le Monde Diplomatique en Esperanto jam 10 jarojn (Toon Witkam)
55 ... Reagoj – Lingva Angulo: La februara kovrilo (Mirejo Grosjean); Koni la ĝustan tempon fari ion (Etsuo Miyoshi); Nacia influo (Rob Moerbeek)
56 ... Dua sesio de Interlingvistikaj Studoj (Ilona Koutny)
57 ... Libroservo de UEA en 2011: Kongresa efiko ankaŭ ĉe librovendoj (Osmo Buller)
58 ... Kiel ni atingis tion: Historio de la miraklo en Mazaradelvalo (Bruĉjo Kasini); La projekto PUNTO (Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy)
59 ... Kalendaro 2012 – 2013
63 ... Recenzoj: Luiza Carol pri La vivo de Damoru
64 ... Miko Sloper pri Brassens plu; Filmo pri Tibor Sekelj
65 ... Laste aperis
66 ... Loke – Fake – Persone: Kursaro sur la Esperanto-Insulo (edukado.net); Du fakaj asocioj kunlabore (Stefan MacGill); Ekspozicio “Fervojo kaj Esperanto” (Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy); Dudek kvin jaroj ĉe la redaktora stirilo (Stefan MacGill)
67 ... Oficiala informilo; Kleriga Tago por la deka fojo! Malferma tago
68 ... Sukceso de esperantistoj en Moskvo (Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova)
69 ... Nia lingvo vivas en Nikaragvo! (Martin Schäffer)
70 ... Forpasoj

KOVRILPAĜE: Meze de februaro 2012 en la rusia ĉefurbo okazis la 6-a Moskva Internacia Lingva Festivalo, kiu kolektis ĉirkaŭ 1 200 gastojn. La festivalo, kiun organizis esperantistoj, estis unika ne nur pro la amaso da partoprenantoj kaj prezentado de 70 lingvoj en 164 programeroj, sed ankaŭ pro la granda atento de amaskomunikiloj (legu pli sur la p. 68). Sur la foto: Esperanto-stando, kiun preparis Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko kaj Sergej Kuznecov kaj kie deĵoris kelkaj esperantistoj laŭvice. Sur la foto: Aleksej Lebedev. Fotis Anna Striganova.

Roséha, Stefan Heinrich have particularly liked this photo


Comments
RoSar
RoSar
mi ne sukcesis legi la revuon... char ne povas trovi en la paĝo de Uea...
Gratulon pro via sencesa laboro ĉiam in tempo....!
2 years ago.