Stano Marček

Stano Marček

Posted on 01/21/2012


Photo taken on January 21, 2012


See also...


Keywords

Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 163 visits

Photos with the keyword: Esperanto

Revuo Esperanto, februaro 2012 

La 20-an de januaro mi donis al presejo februaran numeron de la revuo Esperanto, oficiala organo de UEA (www.uea.org/revuo/index.html). La revuo estas abonebla ĉe: uea.org/alighoj/revu_abon.php.

ENHAVO:
27 ... Malferme: Sciencaj, terminologiaj kaj fakaj aplikoj de Esperanto (Amri Wandel)
28 ... Niaj jarŝanĝaj eventoj: Malfacile recenzi renkontiĝon, kiam la 28-an fojon oni partoprenas ĝin! (Claude Nourmont)
29 ... Ĉu vivi vintre en malnova kastelo, eĉ festi la jarfinon? (Bert Schuman); La novjara dekjariĝis (Lu Wunsch-Rolshoven)
30... Saniga alternativa novjara (Zsofia Kóródy)
31 ... JES – ne nur gejunuloj jarfine en Gdansko (Peter Baláž)
32 ... La sepa pri meditado (Lee Jung-kee)
33 ... Por 125 ni agu kiel Zamenhof (Renato Corsetti, Stefan MacGill)
34 ... Landa kaj Regiona Agado: Eĥoj de niaj kongresaj laboroj (Maritza Gutiérrez); En la lasta semajno de februaro ni ĉiujare festas SIA, Semajnon de Internacia Amikeco (Probal Dasgupta)
35 ... UEA invitas studi terminologion en Vieno! (Mélanie Maradan); Lernejaj projektoj “Komenius” per Esperanto (Mariana Genĉeva); Kun la prezidento de Srilanko (Rupa Gunatilaka)
37 ... Du aranĝoj en Germanio (Detlev Blanke, Renato Corsetti)
38 Recenzoj: Luiza Carol pri Se mi ne estus; Ĵak Le Puil pri Nu, kaj do?
39 ... D. Broadribb pri Silento
40 ... Mikaelo Bronŝtejn pri Duonvoĉe... tutkore
41 ... Laste aperis
42 ... Reagoj – Lingva Angulo: Gravas tio kio utilas (Hju Rid); Ne esperantigu ĉinajn nomojn (Ji Yingeng); Ne tro igi (Rob Moerbeek)
43 ... Oficiala informilo; Kotiztabelo de UEA por 2012
44 ... Koreaj esperantistoj festis Zamenhof-tagon (Kim Uson); Kun televido, radio kaj nova elano en Benino (Mireille Grosjean)
45 ... La 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Hefei (Zhang Xiaotong); Kunsidis ankaŭ la instruistoj (Chen Ji)
46 ... Du Zamenhof-tagoj en najbaraj landoj (Katarína Nosková); Anoncetoj

KOVRILPAĜE: Reza Kheir-Khah donis al lernantoj de Esperanto-kurso en baza lernejo en la suda Tajvano la hejmtaskon: desegni bildon pri la 125-jara jubileo de Esperanto. Jen unu el la desegnaĵoj, de Ailin, lia 11-jara filino.

jadranka miric, pseudoUSA gestapo avatar, Reza Kheirkhah, Roséha and 4 other people have particularly liked this photo

9 comments - The last ones
Lenke
Lenke
Ĉarma kovrilpaĝo!
16 months ago.
Alcione Fernandes (Nytha)
Alcione Fernandes (N…
Bela, gaja kovrilpagxo!
16 months ago.
Antoni Dorosz
Antoni Dorosz
Mi samopinias.
16 months ago.
Jungkee LEE
Jungkee LEE
Tre ĉarma kaj bela pentraĵo de Ailin, knabina esperantino el Tajvano,kies patro estas Reza Kheirkhah el Irano. Li estas mia malnova amika amiko. Gratulojn al Ailin kaj Reza. Via, korea amiko, Jungkee
16 months ago.
Edith Jaffré
Edith Jaffré
Mi jesas, estas belega kovrilpagxo !
16 months ago.
Roland
Roland
Estas katastrofo, se monda organzio devas utiligi infandesegnojn. La desegno uzas la elsuĉitan iliaron de simboloj: terglobo, flago, dancantaj aŭ ludantaj infanoj (mankas la nigrulo!).
Pli bone oni ne povas substreki la amatoran karakteron de la tuta afero.

Nur unu bela ideo: kandeloj okaze de la naskiĝtago.Ne forgesu la kukon!
16 months ago.
Stano Marček
Stano Marček
Amri Wandel, estrarano de UEA, dissendis la 27-an de januaro jenan novajon al diskutgrupoj de israelaj esperantistoj:

Karaj geamikoj,

La kovrilon de la februara numero de Esperanto-revuo ornamas ĉarma
pentraĵo de Ailin, 11-a jara knabino de lerneja esperanto-kurso el
Tajvano,kies patro (kaj instuisto) estas Reza Kheirkhah el Irano.

la kovrilo kaj la enhavo de la revuo videblas en

www.ipernity.com/doc/stano.marcek/12076614
--
Amike,

Amri
16 months ago.
mari-es
mari-es
Tre bela kovrilpagho! Gratulon al la juna pentristino!
15 months ago.
jadranka miric
jadranka miric
Bela kovrilpagxo. S-ro Rolando forgesas ke infanoj estas nia estonteco!
13 months ago.

Sign-in to post a comment.