Stano Marček

Stano Marček

Posted on 01/13/2012


Photo taken on January 13, 2012


See also...

See more...

Keywords

Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

937 visits

Taja lernolibro

Taja lernolibro Taja lernolibro
Vendrede la 13-an de januaro :-) mi donis al presejo tajan eldonon de mia lernolibro "Esperanto per rekta metdo" (jam en 31 lingvoj, vidu www.ipernity.com/doc/stano.marcek/11744926). Al la taja tradukis ĝin teamo de Mark Starrs, lingve reviziis Nicholas Nevan (kun teamo), kiu iniciatis kaj organizis la laborojn. La libro aperas dank' al subvencio de Hori Jasuo. Martin, 2012. 114 p. 25 cm. ISBN 978-80-89312-21-4. Prezo 7,50 EUR, triona rabato ekde 3 ekz.

Aleksej Borodin, pseudoUSA gestapo avatar, NicoRay have particularly liked this photo

9 comments - The last ones
NicoRay
NicoRay
Tre bone ! Dankon al vi, kaj gratulon al Mark STARRS, kiun mi renkontis kun lia familio en Tajlando, kaj danon al S-ro HORI Jasuo !
Mi tre gxojos acxeti gxin, kiam gxi aperas (kaj ankaux gxojos disdoni gxin al tajaj amikoj) !
16 months ago.
Stano Marček has replied to NicoRay
Kara Nico,

dankon pro la pozitiva reago. La libro pretos la 29-an de januaro, eble eĉ pli frue.
Kien kaj kiom poste sendi?

Amike,

Stano
16 months ago.
NicoRay has replied to Stano Marček
Kara Stano,

Kio estas la plej bona maniero axceti ilin ? Mi treeble acxetos kvar librojn por ricevi cxe mi, kaj pli poste sendi ilin al miaj amikoj.

Amike,

Nico
15 months ago.
Milokula Kato
Milokula Kato
Belaj literoj. La rekta staranta linieto estas E, la ceteraj diveneblas en la vorto Esperanto.
15 months ago.
Jianping Zhao
Jianping Zhao
Mi gratulas pro la 31-a versio de via lernolibro.
15 months ago.
Stano Marček
Stano Marček
Kara Nico,

plej malmultekoste ĉe mi, la eldonisto, kun triona rabato.
Kvar libroj kostas 20 eŭrojn (plus la sendokostoj).
Aŭ eble sendi rekte al viaj amikoj...

Amike,

Stano
15 months ago.
NicoRay has replied to Stano Marček
Eble estus pli bone se mi okupigxas pri la transdono al miaj amikoj. Kiom kostas la sendokosto por kvar libroj al Francio ?
15 months ago.
Stano Marček
Stano Marček
Kara Nico,

se unuope (al kvar adresoj), 4 x 2,80 (duaklase, ĝis 500 g) la sendokosto estus EUR 11,20.
Se kune, la pakaĵo ĝis 2 kg kostus 11 EUR. 4 libroj pezas sume 1086 gramojn, do pli bone sendi 3 +1 (en du kovertoj). Tiam la prezo estus 6,90 + 2,80 = 9,70. La rabatita prezo de la 4 libroj estas EUR 20.
La librojn mi prenis el presejo hieraŭ, do jam eblas sendi ilin.

Amike,

Stano
15 months ago. Edited 15 months ago.
Stano Marček
Stano Marček
Mian lernolibron en 34 lingvoj kaj la metodikajn materialojn, kiuj akompanas ĝin (paperaj bildoj, diskoj kun la bildoj, kantoj, fabeloj, krucenigmoj...) oni povas aĉeti ĉe mi, kun triona rabato.

Por pliaj informoj mi petas skribi al mia retadreso stano.marcek@gmail.com.
Vidu ankaŭ: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/478009

Miaj eldonaĵoj aĉeteblas ankaŭ ĉe UEA: katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=&auxtoro=Mar%C4%8Dek&katego=&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo
kaj ĉe aliaj Esperantaj libroservoj.
7 days ago.

Sign-in to post a comment.