-
Dusezona arbo (kaj roko)
Plia provo pri plursezona pejzaĝo ; mi vere ŝatas veturi tra tia naturo ! -
Plursezona bildo
Jen arbo fotita somere (kun folioj kaj fojnamaso) kaj aŭtune (ĉi-matene, kun frosta kamparo)... Mi duontimas, duonsopiras al neĝo, kiu donus al mi plian belegan spektaklon !! -
Tago de la du sunoj
Hieraŭ havis mi ŝanĉon ! Mi kaptis tiun fotografion ĝuste antaŭ mia hejmo, je la dudekkvina horo... ; tre raran momenton, kie du sunoj videblas en ĉielo ! Ĉu vi vidis la duoblajn ombrojn piede de l' arboj ? Tio okazas nur en aŭtuno, en bretonio, kie de lo… -
Strando de "Carnac"
Kaptita en 720-nanometra ondolongo (1-minuta ekspondaŭro) ; tio necesigas tripiedon, filtrilon kaj (kvazaŭ) senmovan pejzaĝon... -
Menhiroj ĉe "Carnac"
Dumtage kaptita en 850-nanometra ondolongo (8-minuta ekspondaŭro - ĉielo iĝas nigra kaj verdaĵoj blankaj) ; jen muntita kun stelplena ĉielvolbo, fotita dumnokte (aliloke) -
Urbodomo de mia vilaĝeto
720 nm en transruĝaj koloroj ; la fotilo vere kaptis lumon ekster homa vidkampo, sed transkribas ilin laŭ nia vidkapablo ; do estas vera foto, kun tamen falsaj koloroj, onidire "realecaj"... -
Surakva kastelo de "Chenonceaux"
Bedaŭrinde, pro la suno kaj transruĝa filtrilo aperas meza "varma punkto" -
Alia vido de "Chenonceaux"
Ĉi tie mi ludis kun koloroj... Longa ekspondaŭro permesas belajn nubajn trenaĵojn... -
Iu ĉekampara domo
Forta transruĝo aliigas la kolorojn, kaj plifortigas ĉefe lumecon kaj kontrastojn ! -
Preĝejo de mia vilaĝeto
850 nm en transruĝo ; aspektas kiel malnovaj poŝtkartoj ?! -
Simpla lageto
Fotita en dolĉa transruĝo (720 nm), kaj muntita kun alitempa (sed vera) stela ĉielo... -
Iam ĉe strando
Mi ja ŝatas ĉi tie la markoloron (laŭ transruĝa vidpunkto) kaj spurojn de sablo funde... -
Kalvario en mia vilaĝeto
La arboj bedaŭrinde movis dum tiu 1-minuta fotado ; kaj aŭto pasis... Mi ne scias kial, kun ŝaltitaj reflektoroj, malgraŭ tagpleno ! Do oni divenas ilin maldekstre.. -
"Giganto" de Broceljando
Rande de la aŭtovojo, en Bretonio, oni aldonis gigantan spadon kaj ferŝuegon, por simili forpasitan grandegan militisto, kiel (verŝajne) oni trovas en bretonaj fabeloj.. -
Panforno (nune neuzata)
Reale, estis verdaj arboj kaj bluega ĉielo ! Jen rezulto en 850-nanometra ondolongo... -
Arbo sur kampo
Ne neĝis ; simple herbaro fariĝis neĝeca per transruĝa 720-nanometra filtrilo ! -
Ŝaŭma plaĝo
Tajdo alfluis, refluis... Do per longa ekspondaŭro, aspektas ŝaŭmeca ; tiu dolĉa foto elvokas al mi pentraĵon... Mi ŝategas tiun lokon ! Ĉe la fono, oni divenas boatetojn, kvankam pro moveca maro ili estas malnetaj... -
Plaĝo laŭ aliaj koloroj
Sama foto kun pli forta transruĝa filtrilo (850 nm anstataŭ 720 nm), kaj do pli longa ekspondaŭro (8-minuta anst. 1-minuta), sed precipe alia rezulto laŭ kontrasto kaj koloroj... Mi propravole redonis koloron al algoj...