Keywords

INTERVJUO AL LUIS JORGE SANTOS MORALES- Grava Kolombia Esper
Far R. RAMIREZ-2006


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

790 visits

INTERVJUO LUIS JORGE SANTOS MORALES 2 (HISTORIO gxis 90-aj jaroj)


MI VOLAS OMAGXI AL MIA KARA PROFESORO

La 17-an de septembro Kara Maistro, Lingvisto, Profesoro,Alta Konsilanto kaj Amiko anoncis en la diskutlisto de la kolombia movado

"Antaux 50 jaroj hodiaux mi malkovris Esperanton.

Karaj Samlistanoj:

Eble neniun alian personan datrevenon mi volus tiel
entuziasme kunfesti kun cxiuj miaj plej bonaj amikoj
ol tiu de la tago kiam mi finfine malkovris
Esperanton.
Ekde kiam mi estis dekdujara mi ofte iris al la
biblioteko de la internulejo kie mi tiam studadis,
sercxi librojn pri tiu mistera lingvo kies nomon mi
ankoraw ne sciis, sed kies ekzistado mi jam iel
intuicie sed neklarigeble divenis. Alveninte al la
loko kie trovigxis la libroj pri la itala, la latina
kaj la rumana, mi cxiufoje frustrigxis cxar iel
"sciante" ke la libroj sercxataj de mi devis nepre
esti tie en tiu sama fako kaj tamen ili ne estis.
Mi ecx ekpensis,ke mi estis eble frenezigxonta cxar mi
ecx ne sciis la gxustan nomon de tio kion mi sercxas.
Mia patrino petis min iri al butiko ion acxeti kaj la
butikisto envolvis la acxetitajxon en jxurnalpaperon,
kaj jam survoje al mia hejmo mi rimarkis ke gxuste en
la mezo de la envolvanta papero estis kvazaw mirakle
reklameto kie legigxis jene: "PERKORESPONDAJ
ESPERANTO-KURSOJ" (Temis pri tiu de Sroj Antonij kaj
Tibor Sekelj tiam logxantaj en Rosario, Argentino).
Ekde tiam mi cxiutage kaj senlace studadis kaj gxuadis
Esperanton. Kial mi amas Esperanton tiel multe?
VERDIRE MI ANKORAW NE SCIAS!
Tamen mi amegas la lingvon kaj ege gxojas kunfesti kun
vi cxiuj tion ke hodiaw mi kompletigas kvindek jarojn
da neklarikebla sed felicxega Esperantumado!

Fiere kaj amike.

Luis Jorge Santos-Morales

Comments