Reza Kheirkhah

Reza Kheirkhah

Posted on 12/31/2012


Photo taken on December 15, 2012



Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

237 visits

Tajvano: Zamenhofa Festo 2012

Tajvano: Zamenhofa Festo 2012
Tajvana Zamenhof-Festo, multkolora kaj multlanda

Rekonto kun goriloj kaj grimpo al Kilimangharo en Tajvano!

Kiel kutime ankau chijara ZF okazis en la suda urbo Pingtung, kie la solaj kursoj de Esperanto ekzistas.
Partoprenis pli ol 30 la eventon kaj entute el 6 landoj: Nov-zelando, Kanado, Usono, Filipino, Irano krom Tajvano. Chirkau duono de la partoprenantoj estis neEsperantistoj kaj tial ni havis programon dum kiu la internacia lingvo estis prezentita. Dum la pauzo oni servis bon-kvalitan kafon, fruktojn, Iranajn teon kaj jogurton kaj aliajn manghetojn.
Simone Robert el Nov-zelando prezentis siajn aventurojn en Afriko, inkluzive grimpo al Kilimangharo, la plej alta monto tie kaj renkonto kun goriloj en Ugando kun multaj fotoj.
Tina Chang, nia juna Esperanto-studento, parolis pri la organika kampo sur kiu shi kaj la edzo laboras profesie kaj ili jam ricevis oficialan ateston pri tio. Kaj poste shia edzo Keith Chang prezentis siajn multajn belajn fotojn, kiujn li faris dum jaroj.
Inter la amuzaj programoj estis ludo de fluto per Rico Chen kaj tre alloga kaj lerta pilko-ludo per Jolie (Tseng shiau-Fan) kaj prezentado de specialaj fotoj per Gigo Chien pri sia afrika vojagho.
Akompanis la feston bela kaj richa broshuro, kiun redaktis Reza kaj tradukis al la china lingvo Prof. Wang Jiu-kwei, elstara Espernatisto kiu daure kaj dum jaroj tradukadas chinajn literaturajhojn al Esperanto.
Interpreton de la prelegoj kaj anoncoj faris Ingrid Chuang, unu el la du instruistoj de Esperanto en la urbo.

Comments