Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 342 visits

Antaŭparolo


Prezentante pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝado, la lingvo internacia, simile al ĉiu lingvo nacia, povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se ĉiuj uzos ĝin plene egale; kaj por ke ĉiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj modeloj, leĝdonaj por ĉiuj. Tio ĉi estas la kaŭzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj esperantistoj, mi eldonis la Fundamentan Krestomation, kiu povos servi al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj.

Lerni la lingvon ĉiu povas laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros; sed ĉar multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj, kiuj ankoraŭ ne posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne povus rilati al ili sufiĉe kritike, tial estas dezirinde, ke ĉiu, antaŭ ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu atente la Fundamentan Krestomation. Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi al si ĉiujn riĉigojn kaj regule faritajn perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo, la Fundamenta Krestomatio por ĉiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo erara.

Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al ĉiu, kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. Sed precipe atentan kaj kelkfojan trategon de tiu ĉi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto; ĉar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne koniĝinte antaŭe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon.

Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ—se ili estas skribitaj de aliaj personoj—ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas.

L. ZAMENHOF,
Aŭtoro de la lingvo Esperanto.
Varsovio, en Aprilo 1903.

rheotaxis, Leiela (MCR), Bojana, MIKELO (Michel Dereyger) have particularly liked this photo


6 comments - The latest ones
pnascentes
pnascentes
Montriĝas utilega kaj profita la ampleksa diskonigado de tiu ĉi antaŭparolo. Jam en la komenco de la antaŭa jarcento L. Zamenhof atentigadis nin pri la risko de nedezirinda dialektiĝo de la Lingvo Internacia Esperanto, ĝuste pro tio, ke ĝi devas daŭri vere internacia! Paulo Nascentes
6 years ago.
MIKELO (Michel Dereyger)
MIKELO (Michel Derey…
Koran dankon pro via tre agrabla legado, kara Rafaelo!
6 years ago.
Leiela (MCR)
Leiela (MCR)
Dankon !
5 years ago.
Lakbira Rochdi
Lakbira Rochdi
Dankon ,Rafaelo ,Gon chen,Nor dien.
5 years ago.
Lantiano2
Lantiano2
Daŭrigu kara Rafaelo, viaj tre valoraj kontribuoj estas bezonataj.
5 years ago.
Anjo
Anjo
Al mi placxas traauxdi vian legadon, estas kompreneble kaj bele. Estus tre bone prisonigi iun interesan libron viavocxe, kaj utile por cxiuj komenculoj kaj ne nur ;)
20 months ago.