Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

878 visits

Unu generalo


Unu generalo volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn. Neatendite li venas en la soldatan kuirejon. Sur la korto li renkontas du soldatojn, kiuj portas kaldronon.—Haltu! li ordonas : alportu kuleron!—Sed, Via Generala Moŝto. . . . komencas la alkurinta adjutanto. . .—Silentu! krias la generalo. Li prenas kuleron.— Levu la kovrilon! Lia ordono estas plenumata. Li ĉerpas per la kulero la fluidaĵon, provas kaj kun abomeno kraĉas.—Kio tio ĉi estas? ĝi estas tia supo? ĝi estas kotaĵo!!—Jes, Via Generala Moŝto, murmuretas la timigita adjutanto, mi tion ĉi ja volis diri al vi. [M. Solovjev.]

Leiela (MCR) has particularly liked this photo


Comments