Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 039 visits

Printempo V. Devjatnin


PRINTEMPO

Printempo venas! Vivon donas
Al ĉio belulina veno :
Varmege suno jam proponas
Radiojn siajn, kaj mateno
Vizaĝon belan kun rideto
Al ĉiuj montras; jam de l' montoj
Kun bruo fluas rivereto
Kaj detruataj estas pontoj.
Denove ĉio reviviĝas,
Kantadas venon de printempo . . .
Por mi nur daŭras, ne finiĝas
Malbona, malvarmega tempo!
Por mi ne estas suna lumo,
Kaj de printempo bela veno
Nenion donas . . . Nur mallumo,
Mallumo sola kaj . . . ĉagreno!

Lydia Lindla (Ly) has particularly liked this photo


Comments
Lantiano2
Lantiano2
iom tro rapide legata
6 years ago.
Lantiano2
Lantiano2
Kara amiko, lastan fojon, pasintfoje mi ne juste kritigis vin ĉar vi tre klare kaj bonege laŭtlegis la Esperanto Texton. Fartu bone kaj pardonu miajn kapricojn.
6 years ago.