See also...

civilization civilization


peace peace


odd and interesting odd and interesting


Germany Germany


See more...

Keywords

historio
Leipzig
1914
histoire
Espéranto
guerre 14-18
erste weltkrieg
gvidlibro
Lepsiko


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + no derivative

3 095 visits

Leipzig 1914 - plenaj je optimismo oni "esperis" ...

Leipzig 1914 - plenaj je optimismo oni "esperis" ...
Tiu-ĉi gvidlibro publikigita en Esperanto pri la urbo Leipzig estas "historia" kaj ege emociiga, ne nur pro la dediĉo subskribita de iu al iu kiuj ambaŭ estas konjekteble mortintaj nun: Tiu-ĉi gvidlibro estis eldonita en printempo 1914 ....
kaj ĝi plenas de optimismo, fido je la estonto, kredo en la internaciaj ligoj inter homoj, kreitaj de turismo, komerco, Esperanto.
Neniu, same kiel en la fama romano de Raymond Sĉwartz "Kiel akvo de l'rivero", antaŭsciis, ke ĉio estos baldaŭ disfalonta en abismo de detruo, suferoj, morto, malamo.
Legu kiom estis famo kaj sukceso de la ideo esperantista tiam, ekzemple pere de tiu pavilono ! ĉu tia ekzistus nuntempe ?!
sed ...
regardez, en avril 1914 il y avait 6 groupes espérantistes rien que dans la ville de Leipzig, et on avait construit un pavillon spécial consacré à l'Espéranto pour l'Exposition Mondiale du livre et des arts graphiques de 1914.
1914....
se seraient-ils douté que quelques semaines plus tard ce bel optimisme .....

Serge Prokhorov has particularly liked this photo


Comments
Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser
Ankaŭ la laborista movado en tiu tempo en Lepsiko estis fortega, tiom fortega, ke eĉ Lanti veturis tien relative ofte.Kaj li famas eĉ nun plu en Lepsiko por tio, ke li postulis, ke ĉiu parolu nur en Esperanto, do, li ne volis paroli germane aŭ france... li tre instigis laboristojn plibonigadi sin lingve, li trovis tion gravega.
9 years ago.
Henri Masson
Henri Masson
Jes, tio estas efektive tre pripensiga, kiam oni vidas kion germanoj kaj francoj estus povintaj krei kaj konstrui kune anstataŭ sin detrui reciproke, kiam oni vidas ke la du plej grandaj mondmilitoj okazis grandparte pro malamo inter ambaŭ, kiam oni scias ke franca koloniista registaro, kiu sendis trupojn por okupacii la Ruhr-regionon, estis la sama kiu baris la vojon al Esperanto dum en postmilita Germanio estis multaj kursoj kaj Esperanto-instruistoj. Kaj tiu sama registaro tiel ebenigis al Hitler la vojon por trudi kriman reĝimon.
6 years ago.