Paulo Sergio Viana

Paulo Sergio Viana

Posted on 10/12/2010


Video filmed on the October 11, 2010



Keywords

de
en
kongreso
Esperanto
shtato
komento
kvina
San-Paulo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 365 visits

Pri5aKongresoSPpiracicaba

Triminuta komento pri la jhus okazinta 5-a Kongreso de Esperanto en shtato San-Paulo (Brazilo), kiun bele organizis la Esperantistoj en la urbo Piracicaba. Partoprenis 150 homoj kaj oni prezentis altnivelan programon.

Marilene Azevedo, edukado.net have particularly liked this photo


Comments
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Pitagorajn Dankojn Paŭlo! Tio meritas mem la nomo de novaĵo! La kongreso ĵus finiĝis kaj vi jam havas raporton pri ĝi!? Mi elkore dankas vian enorman kontribuon al la informado de tiuj, kiel mi, ne povis partopreni de tiu grava renkontiĝo! Ĝis mia kara!
PS Profitu kaj iru al mia paĝo en kiu mi ĵus menciis vin ĉe mia blogo.
http://www.ipernity.com/blog/103645/279926/comment/12152970#comment12152970
6 years ago.
Katalin Kovats
Katalin Kovats
Koran dankon pro via raporto. Kvankam mi virtuale estis kun vi, el via raproto nun mi eksciis pli pri la evento. Mi esperas, ke la ekzamenoj bone sukcesis, la partoprenintaj 33 personoj kuraĝe alfrontis kaj bone solvis la taskojn kaj per tio Brazilo fariĝas mondĉampiono en la statistika listo de ekzamenoj, ĉar de tie nun 19+33, entute 52 personoj trapasis la KER-ekzamenojn, kaj en la dua loko estas Francio kun 32 ekzamrniĝintoj.
BRAVO kaj GRATULOJN al la brazilaj samidanoj.
Amike, Katalin

http://edukado.net/ekzamenoj/ker/statistiko
6 years ago.
Dorota
Dorota
Dankon Paulo por via konciza informo pri bona okazaĵo en Esperantujo.
6 years ago.
Neuza Brienze
Neuza Brienze
Dankon Paŭlo Sergio. Ne eblis al mi partopreni en tiu Kongreso.
6 years ago.
Guilherme Jardim
Guilherme Jardim
Mi estis tiom laca post la kongreso ke mi dormis dum la tuta tago kiu sekvis ĝin.
Dankon pro via gratuloj. Kaj mi feliĉas ke vi partoprenas pli aktive en la reto.
Mi jam aldonis vin en la liston de miaj sekvataj personoj en Twitter.
Mankas nur facebook al vi.
6 years ago.