Paulo Sergio Viana

Paulo Sergio Viana

Posted on 08/15/2012


Video filmed on the August 15, 2012



Keywords

UEA
Belartaj
Konkursoj
premiitaj
aütoroj


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

969 visits

FilmetoBelartajKonkursojAug2012

La Belartaj Konkursoj de UEA estas grava iniciato por stimuli literaturon en Esperanto. Tamen, malfacile estas legi la premiitajn verkojn. Mi proponas, ke oni aperigu ilin en la retejo de UEA. Ne eblus pli bona premio al la venkintoj, ol tio, ke vasta publiko legu ilin!

Anjo, Béla Apáti Kovács have particularly liked this photo


7 comments - The latest ones
Nazaré Laroca
Nazaré Laroca
Ja, jes, vi pravas!
Ankaux mi tre deziras legi la premiitajn verkojn!
Amike,
Nazaré
5 years ago.
Sten Johansson
Sten Johansson
Saluton, Paŭlo! Mi tre ĝojas pro via filmeto pri la Belartaj Konkursoj. Mi konsentas kun vi, ke UEA (kiu organizas la konkursojn) povus atenti la literaturon kaj alian kulturon pli multe. Tamen, ne tre malfacilos legi la premiitajn verkojn. Oni en la plej multaj landoj facile aĉetos unuopan numeron de Beletra Almanako, pere de reta librovendejo, kiel Amazon.com aŭ simila. La ĉi-jare premiitaj verkoj aperos en numero 15, en oktobro 2012 (eble kun tradicia unumonata malfruo...). Vidu ĉe www.beletraalmanako.com
Amike
/Sten
5 years ago.
Valentin Melnikov
Valentin Melnikov
Tamen jes, publikigi la verkojn rete estus tre bone.
Fakte, ĉiu aŭtoro povas tion fari proprainiciate kaj poste disvastigi ligon.

Sten, faru bonvole! Mi ĉian ŝatas viajn novelojn.
5 years ago.
Neide Barros Rego
Neide Barros Rego
Mi ne scias kial, antaŭe, neniu havis tiun belan ideon!
Mi entuziasme gratulas vin, estimata Paulo Sérgio Viana, kaj sincere deziras, ke UEA konkretigu ĝin, disponigante la verkojn en sia retejo kaj permesante, ke la aŭtoroj aŭ institucioj povu diskonigi la verkojn premiitajn en Belartaj Konkursoj de UEA.
Finfine mi gratulas ĉiujn venkintojn (tiujn de 2012 kaj la venkintojn de antauaj jaroj).

Neide Barros Rêgo
5 years ago.
Sten Johansson
Sten Johansson
En la retejo OLE - Originala Literaturo Esperanta - mi listas ĉiujn BK-premiojn el ĉiuj jaroj ĉe la adreso esperanto.net/literaturo/bk. Tie troviĝas ankaŭ ligoj al kelkaj el la tekstoj legeblaj interrete. Bedaŭrinde, malmultaj premiitoj (krom mi mem) utiligis ĝis nun tiun eblon. Tamen legeblas ekzemple en 2003 premiita eseo de Jukka Pietiläinen. Legeblis pli frue ankaŭ premiitaj verkoj de Paulo en 2002 kaj 2003. Nun tiuj ligoj bedaŭinde estas mortaj, supozeble pri ia reta rearanĝo ĉe KKE. Nu, ĉiu ajn premiito povos sciigi al mi ligojn al enretaj premiaĵoj, aŭ sendi la tekstojn mem por ke mi enretigu ili sub OLE. Kompreneble, laŭ la konkursa regularo oni rajtas tion fari nur post la unua publikigo fare de UEA, kiu nuntempe okazas en Beletra Almanako.
Amike
/Sten
5 years ago.
Elma
Elma
Saluton kaj gratulon! Mi dankas pro tiu grava informoj.
Estas bona rimedo partopreni en konkuroj pere UEA kaj aliaj gravaj E-instituicioj
Mi, kvankam skribas kaj verkas poeziajhojn, ankoraû mi ne havis tempon por fari tion,
okaze de multfarado pri KD samtempe.....
5 years ago.
Sten Johansson
Sten Johansson
Kreskanta nombro da poemoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj nun legeblas en OLE ĉe: esperanto.net/literaturo/bk/bk.html
5 years ago.