La Nacia Parko Akagera troviĝas en la plej orienta parto de la lando, en la landlimo de Tanzanio. Tiun landlimon konsistigas la rivero Akagera, kiu donas la nomon al la parko.
Antaŭ la milito kaj la genocido, la parko havis pli ol 2.500 kvadrataj kilometroj (dekono de la tuta Ruando), sed pro la lavango da rifuĝintoj kaj kreado de ties kampadejoj, duono de la parko estis forlasita de la bestoj. Nuntempe, la parkon konsistigas 1.200 kvadrataj kilometroj, ĉar la cetero de la parko devis esti uzita por provizi terenojn por la rifuĝintoj.
Nuntempe ekzistas programo financata parte de la Afrika organizo pri naciaj parkoj, por plibonigi la ĝeneralan staton de la Akagera, reenkonduki malaperintajn bestojn, ekzemple leonojn kaj rinocerojn, kaj ĉirkaŭbari la tutan perimetron de la parko per metala barilo por eviti konfliktojn kun la kamparanoj kaj protekti la parkon kontraŭ ŝtelĉasistoj (fakte multaj el la nunaj gardistoj de la parko estas iamaj ŝtelĉasistoj).
[Mi tre dankas al José Maria Salguero (Kani) por la informo rilate la fotitaj birdoj]
La Nacia Parko Akagera troviĝas en la plej orienta parto de la lando, en la landlimo de Tanzanio. Tiun landlimon konsistigas la rivero Akagera, kiu donas la nomon al la parko.
Antaŭ la milito kaj la genocido, la parko havis pli ol 2.500 kvadrataj kilometroj (dekono de la tuta Ruando), sed pro la lavango da rifuĝintoj kaj kreado de ties kampadejoj, duono de la parko estis forlasita de la bestoj. Nu…
(read more)