Pavla Dvořáková's videos

Tibetaj pelvoj

31 May 2011 2 2 442
Improvizado de majstro Emile de Leon

Paska serba popolkanto

24 Apr 2011 1 2 486
Mi aparte ŝatas malnovan klasikan muzikon (mezepoko kaj renesanco) kaj etnan/popolan muzikon de diversaj landoj. Do jen - omaĝe de Pasko - unu el miaj ŝatataj kanto el mia kolekto - melodie genie simpla kaj laŭ mi vere penetranta koron per ĝojo. "Christos voskrese" (Kristo reviviĝis = paska saluto) el la kanalo de Zoran Grbic en Youtube http://www.youtube.com/watch?v=iuczNQonTXQ (tie troviĝas ankaŭ la teksto) Ludas/kantas muzika ensemblo "Stupovi" kaj serbaj kantisotj kaj famuloj kadre de la subtena aranĝo por rekonstrui mezepokan ortodosan monaĥejon "Pilieroj de S.Georgo" Kaj kiel KOINCIDE: nur post alŝuto, mi trovis, ke Bojana du tagojn antaŭ mi alŝutis la saman kanton de la grupo - sed en la sursceneja prezento vidu: http://www.ipernity.com/doc/129092/10436543

IJK 2009 - Belas aer'

04 Apr 2011 4 3 1545
Kanto, kiu nome de la gastiganta lando Ĉeĥio malfermis la ĉeftemon "LIBERECO" de IJKo 2009 en Liberec (dum la inaŭgura vespero 18.7.2009). Gitarludas kaj kantas Pavla Dvořáková . Registraĵo de la unuaj tri strofoj el kvin. La kanto "Belas aer'" estis verkita de la populara ĉeĥa kanzonisto Jaroslav Hutka, en 1974 igita de la komunisma reĝimo elmigri al Nederlando. En tiama Ĉeĥoslovakio ĝi fariĝis unu el neformalaj naciaj simboloj de sopiro pri libereco. En Esperanto-traduko de Zdeněk Rusín ĝi estis kantata i.a. de ĈEJanoj dum Internacia Seminario 1989 (tuj post ŝanĝo de politika reĝimo enlande kaj dum la unua grupa libera vojaĝo de okcidenten....) BELAS AER‘ (Krásný je vzduch) (akordoj C Ami Dmi G....) 1. /:Belas aer‘, belas pli la maroj:/, /:kio pleje belas, kio plej belas rido en vizaĝoj:/. 2. Firmas fraksen‘, firmas pli la fero, kio pleje firmas – homo kun espero. 3. Povras dezert‘ kaj ĉielebeno, kio pleje povras – vivi sen la amo. 4. Fortas armil‘, fortas pli la rajto, kio pleje fortas – verdirita vorto. 5. Grandas la Lun‘, grandas pli la Tero, kio pleje grandas – la homa libero.

Orientslovaka folklorensemblo

16 Aug 2008 1 1 711
Prezentiĝo dum la Internacia folklora festivalo en mia urbo Písek (Ĉeĥio) en aŭgusto 2008 kun nekutima dancobjekto - boteloj

Blank-ursa bondeziro

PSI-orkestro (St Andreasberg 2009)

16 Apr 2009 1 1143
Prezentiĝo dum la Adiaŭa vespero de la Paska Semajno Internacia 2009 (nomon de la komponaĵo mi ne plu rememoras)

Perua muziko el Prago

03 Feb 2006 1 1435
Perua popolmuziko en prezento de la muzikgrupo Sol del Perú el Prago (du ĉeĥoj kaj unu latinamerikano) - por mi (preskaŭ) ĉiam funkcianta kontraŭdepresia medikamento!

Georgo Handzlik - Trinku akvon

01 Jun 2009 1 1 1564
Fama E-bardo Georgo Handzlik kantas dum EEK en Herzberg (1.6.2009) kanton de la ĉeĥa kanzonisto Jarek Nohavica "Pijte vodu" en sia traduko por internacia E-publiko (la teksto - kaj aliaj tradukoj - troveblas en http://www.nohavica.cz/cz/tvorba/preklady/esp/texty_index_esp.htm )

IJK Liberec - JoMo kun Kim ukraine

22 Jul 2009 2073
Registraĵo el publika koncerto sur la ĉefplaco de Liberec dum IJK 2009

IJK Liberec - JoMo kantas hispane

22 Jul 2009 1968
Registraĵo el publika koncerto sur la ĉefplaco de Liberec kadre de IJK 2009

IJK Liberec - Julia ventrodancas

24 Jul 2009 1243
Programero de la adiaŭa Internacia vespero dum IJK 2009 en Liberec

Infanoj el orfejo kantas esperante en la ĉeĥa parl…

14 Apr 2008 2 1049
Ĉeĥa renesanca kanto "Kiu volas gaji nun", kiun ĉeĥe-esperante prezentis infanoj el la infanhejmo Písek, kun kiuj mi regule laboras kiel volontulo kadre de muzikoterapio. La koncerteto okazis 13.4.2008 dum la solena inaŭguro de la ekspozicio de la civitana grupiĝo "Letní dům" ("Somera domo"). Menciindas, ke neniu el la infanoj konas muziknotojn kaj plejparto havas problemon pri legado. TEKSTO: (el la ĉeĥa esperantigis Pavla Dvořáková) Kiu volas gaji nun, ekdancu sen anhelo, se eksonas la muzik', tuj ĉesu la kverelo, /:pro l' galec' mallonga temp' ĝoju ni, venas jam la printemp', amuzo - nia celo:/

E-familioj en la franca televido

31 Jul 2008 2 2 2108
Jen filmeto pri Renkontiĝo de E-familioj en Grezijono (26.7.-2.8.2008), dissendita (eĉ dufoje) tutlande de la franca televido - sendube grandmerite al aktiveco de Cyrille Hurstel

Čechomor - Etnofolkrokmuziko el Moravio

05 Sep 2008 1 1 993
Mi volus prezenti al vi Čechomor, unu de miaj jam delonge amataj muzikgrupoj, kaj ilian furoraĵon - baladon "Mezi horami" ("Inter la montoj"), kiu en Ĉeĥio mirakle disvastiĝis kaj gajnis favorantojn sendepende de aĝo kaj muzikĝenraj preferoj. Am Am G Am 1. [: Mezi horami lipka zelená, :] (inter la montoj tilio verda) C G Am Am G Am [: zabili Janka, Janíčka, Janka, miesto jeleňa. :] (oni mortigis Johanĉjon anstataŭ cervon). 2. [: Keď ho zabili, zamordovali, :] (Post kiam ili mortigis, murdis lin) [: na jeho hrobě, na jeho hrobě, kříž postavili. :] (sur lia tombo krucon konstruis). 3. [: Ej, křížu, křížu, ukřižovaný, :] (Hej kruco, kruco, krucumito, [: zde leží Janík, Janíček, Janík, zamordovaný. :] (ĉi-tie kuŝas Johanĉjo murdita). 4. [: Tu šla Anička, plakat Janíčka, :] (Jen iris Anjo priplori Johanĉjon) [: hned na hrob padla a viac nevstala, dobrá Anička. :] (tuj ŝi surtomben falis kaj ne plu leviĝis, la bonkora Anjo).

Zimbalona muziko kaj popoldanco el Suda Moravio

15 Aug 2008 1 1 1699
Popolensemblo "Botík" el Uherské Hradiště en Suda Moravio (sudorienta parto de Ĉeĥio), dum sia prezentiĝo dum la Internacia folklora festivalo en mia loĝurbo Písek en Suda Bohemio (15.8.2008) Folk Ensemble "Botík" from Uherské Hradiště in Southern Moravia (Czech Republic) during the International Folkore Festival in Písek (Southern Bohemia, Czech Republic) 2008-08-15

Kim dum UKo en Roterdamo

25 Jul 2008 1 1867
Konata E-kantisto Kim Henriksen el Danlando, akompanate de sia filo Villads, vigle inaŭguras la Internacian vesperon dum Universala kongreso en Roterdamo (25.7.2008).

Boogie-woogie dum UKo 2008

24 Jul 2008 1488
Registraĵo el pianokoncerto en stilo boogie-woogie, prezentita de Frank Muschalle 24.7.2008 dum la Universala Kongreso en Roterdamo

Kiel sonas fonetika interpunkcio en Esperanto?

01 Aug 2008 1 1403
Martin Markarian prezentas sian humuran kontribuaĵon pri sia propono de fonetika interpunkcio en esperanto, laŭtlegante specimenon el la onidire nepublikigita amromano de d-ro Zamenhof. Eksonis dum la adiaŭa vespero dum la 30-a Renkontiĝo de E-Familioj 2008 en Greziljono.

55 videos in total