Kuracakva puto en Krtely

Ĉeĥio - lokoj de mia koro


Ĉi-tien mi ŝatus iom-post-iom kolekti lokojn d e mia lando, al kiuj mi havas iun apartan sentan rilaton ... Kaj laŭeble aldonadi ankaŭ por vi interesajn kromajn informojn (laŭ turisma vidpunkto)

22 Apr 2016

375 visits

Kuracakva puto en Krtely

Ĉarma ripozloko kaŝita en la arbaro, proksime al la pilgrimloko en Lomec en Suda Bohemio

13 Sep 2017

1 favorite

320 visits

Placo en Hronov

Urbeto en Orienta Bohemio (ĉelime kun Pollando) eo.wikipedia.org/wiki/Hronov estas okazloko de la plej longe okazanta (en 2017 jam la 82-a) tutŝtata amatora teatrofestivalo "Jiráskův Hronov" (nomita laŭ la loka naskiĝinto Alois Jirásek eo.wikipedia.org/wiki/Alois_Jir%C3%A1sek . Kun la familio mi jam kelkfoje partoprenis la festivalon, dumtage ekskursante kaj migrante tra la ĉirkaŭaĵo kaj (antaŭ)vespere vizitante la teatraĵon. Sur la fotaĵo maldekstre la ĉefa teatrokonstruaĵo, maldekstre la elementa lernejo.

Location:
View on map

13 Sep 2017

1 favorite

390 visits

Burgo Zvíkov

Jen "la reĝo de la bohemiaj burgoj", unu el miaj grandaj amoj:-), al kiu mi ĉiujare revenas, ofte kadre de la someraj vesperaj teatrospektakloj. Loko kun specifa etoso kaj energio, super la valbaraĵo Orlík. eo.wikipedia.org/wiki/Zv%C3%ADkov_(burgo)_ Mallongan filmon esperante dublitan pri la burgo vi povas spekti en www.ipernity.com/doc/tuurq/8148987 Jen fotaĵo el mia ĝus nun la lasta vizino en julio 2017.

13 Sep 2017

384 visits

Ĝardeno de la Dometo de Božena Němcová en Červený Kostelec

Ĉarma muzeo en la urbeto en la distrikto Náchod (Orienta Bohemio) situas en la domo, kien transloĝiĝis tuj post geedziĝo tiam nur 17jara estonta fama ĉeĥa verkistino Božena Němcová (1820-1862) eo.wikipedia.org/wiki/Bo%C5%BEena_N%C4%9Bmcov%C3%A1 . La domo disponas pri tre agrabla ĝardeno, taŭga por ripozo kaj meditado. Okazas tie porokaze ankaŭ diversaj kameretosaj kulturaj aranĝoj.

17 Oct 2018

2 favorites

2 comments

367 visits

Ligna ortodoksa preĝejeto de Ĉefanĝelo Mikaelo en Prago en la Ĝardeno Kinský

herbejeto apud la preĝejeto estas unu el miaj plej ŝattaj meditaj lokoj

21 Apr 2019

316 visits

Ekspozicio pri keltoj en la kastelo Nasavrky

distrikto Chrudim en la Regiono Pardubice (Orienta Bohemio - Ĉeĥio) zemekeltu.cz/en

Location:
View on map

21 Apr 2019

1 favorite

283 visits

Kelta skanzeno en Nasavrky

distrikto Chrudim en la Regiono Pardubice (Orienta Bohemio - Ĉeĥio) zemekeltu.cz/en