Ĉeĥio - lokoj de mia koro
Ĉi-tien mi ŝatus iom-post-iom kolekti lokojn d e mia lando, al kiuj mi havas iun apartan sentan rilaton ... Kaj laŭeble aldonadi ankaŭ por vi interesajn kromajn informojn (laŭ turisma vidpunkto)
22 Apr 2016
Kuracakva puto en Krtely
Ĉarma ripozloko kaŝita en la arbaro, proksime al la pilgrimloko en Lomec en Suda Bohemio
13 Sep 2017
1 favorite
Placo en Hronov
Urbeto en Orienta Bohemio (ĉelime kun Pollando)
eo.wikipedia.org/wiki/Hronov
estas okazloko de la plej longe okazanta (en 2017 jam la 82-a) tutŝtata amatora teatrofestivalo "Jiráskův Hronov" (nomita laŭ la loka naskiĝinto Alois Jirásek
eo.wikipedia.org/wiki/Alois_Jir%C3%A1sek .
Kun la familio mi jam kelkfoje partoprenis la festivalon, dumtage ekskursante kaj migrante tra la ĉirkaŭaĵo kaj (antaŭ)vespere vizitante la teatraĵon.
Sur la fotaĵo maldekstre la ĉefa teatrokonstruaĵo, maldekstre la elementa lernejo.
Burgo Zvíkov
Jen "la reĝo de la bohemiaj burgoj", unu el miaj grandaj amoj:-),
al kiu mi ĉiujare revenas, ofte kadre de la someraj vesperaj teatrospektakloj.
Loko kun specifa etoso kaj energio, super la valbaraĵo Orlík.
eo.wikipedia.org/wiki/Zv%C3%ADkov_(burgo)_
Mallongan filmon esperante dublitan pri la burgo vi povas spekti en
www.ipernity.com/doc/tuurq/8148987
Jen fotaĵo el mia ĝus nun la lasta vizino en julio 2017.
13 Sep 2017
Ĝardeno de la Dometo de Božena Němcová en Červený Kostelec
Ĉarma muzeo en la urbeto en la distrikto Náchod (Orienta Bohemio) situas en la domo, kien transloĝiĝis tuj post geedziĝo tiam nur 17jara estonta fama ĉeĥa verkistino Božena Němcová (1820-1862)
eo.wikipedia.org/wiki/Bo%C5%BEena_N%C4%9Bmcov%C3%A1 .
La domo disponas pri tre agrabla ĝardeno, taŭga por ripozo kaj meditado.
Okazas tie porokaze ankaŭ diversaj kameretosaj kulturaj aranĝoj.
17 Oct 2018
2 favorites
2 comments
Ligna ortodoksa preĝejeto de Ĉefanĝelo Mikaelo en Prago en la Ĝardeno Kinský
herbejeto apud la preĝejeto estas unu el miaj plej ŝattaj meditaj lokoj
21 Apr 2019
Ekspozicio pri keltoj en la kastelo Nasavrky
distrikto Chrudim en la Regiono Pardubice (Orienta Bohemio - Ĉeĥio)
zemekeltu.cz/en
Kelta skanzeno en Nasavrky
distrikto Chrudim en la Regiono Pardubice (Orienta Bohemio - Ĉeĥio)
zemekeltu.cz/en
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter