See also...


Keywords

kanto
muziko
Kristnasko


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

Doc replaced on December 16, 2018
1 811 visits

Novjara bondezira kanto


Jen venis al ni tag ' de glor' (Den přeslavný jest k nám přišel)
- antikva ĉeĥa kristnaska/novjara bondezira kanto. Esperantigis, kantas kaj ludas Pavla Dvořáková (gitaro, bekflutoj soprana kaj alda, elektronika orgeno, ritmoinstrumentoj). Registraĵo el 2010.

Ami G C G C
Refreno: Jen venis al ni Tag‘ de Glor‘,
Ami G C G C
longe ĝi restu en la kor‘,
G C G Ami E Ami G E Ami
/:ĝojegu ni kaj gaju ni en la Nova jaro:/.

Ami G C G C
1. Estu benata tuta dom‘,
Ami G CG C
en ĝi feliĉu ĉiu hom‘,
G C G Ami E
rikolto bona trafu vin,
Ami G E Ami
regu ĉie amo.

Refreno

Ami G C G C
2. Kantos ni kune por moment‘,
Ami G C G C
flugu for tristo kaj lament‘,
G C G Ami E
per vin‘, biero tostu ni,
Ami G E Ami
do je via sano‘.

Refreno
Translate into English

Raŝi - Audino, Lars Sözüer have particularly liked this photo


6 comments - The latest ones
 Lars Sözüer
Lars Sözüer
Mirinde kiel vi samtempe bekflutas kaj kantas (eĉ duvoĉe ;-)
Ĉu ankaŭ notojn vi eventuale havas?
10 years ago.
 Pavla Dvořáková
Pavla Dvořáková club
Jes, dank' al muzikprogramaroj (miakaze Audacity) nun jam eblas diversaj mirakloj :-) !
Kvankam pri la teknika rezulto mi ne tro kontentas, sed mi esperas pliboniĝadi .... La muziknotojn mi sendos.
10 years ago.
 Edit Slezákné Tar
Edit Slezákné Tar
Kara Pavla!

Mi tre ŝatis vian kanton! Dankon kaj ĉion bonan por la nova jaro!
Amike: Edit
10 years ago.
 Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Kia belaĵo! Estas vera masaĝo en la spirito. :-)
Dankegon!! Bedaŭrinde mi ne povas elŝuti ĝin. :-(
10 years ago.
 Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Mi revenis por diri: la muziko estas tiel agrabla ke mi duobligis ĉi tiun paĝon. Per unu el ili sekvis mian promenadon ĉe Ipernitio kaj la alia ripozis tie ĉi por ke mi povu aŭskulti vian muzikon dum la tuta tempo.
10 years ago.
 Pavla Dvořáková
Pavla Dvořáková club
Koran dankon, ĝojigas min, ke la muziko plaĉis al vi!
10 years ago.

Sign-in to write a comment.