Keywords

esperanto
muzeo
kulturo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

772 visits

Daŭra Esperanto-muzeo en Ĉeĥio estas malfermota!!


Daŭra Esperanto-muzeo en Ĉeĥio estas malfermota!! Log in to download this doc.
Not registered yet?

La 20-an de septembro 2008 okazos solena inaŭguro de la daŭra ekspozicio de Esperanto-muzeo en la urbo Svitavy en Ĉeĥio (surlime i nter Bohemio kaj Moravio). La projekto povis realiĝi i.a. dank' al subvencio de la Ministerio pri kulturo de ĈR. Por montri al la instancoj, ke la muzeo gravas por la Esperanto-komunumo, estas tre dezirinde ricevi almenaŭ koncizajn gratulojn okaze de la malfermo!
Bv. skribi samtempe al du adresoj:
esperanto@muzeum.svitavy.cz kaj muzeum@esperanto.cz . Koran antaŭdankon por via subteno kaj bonvenon al la muzeo, ĉu dum la inaŭguro, ĉu dum iu el viaj estontaj vojaĝoj al Ĉeĥio!

Comments