Keywords

mandalo
meditado
Tibeto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Free use

433 visits

Tibeta sabla mandalo - Rememore al "Tago de Tibeto" 10.3.

Tibeta sabla mandalo - Rememore al "Tago de Tibeto" 10.3.
Harmonia kunligo de cirklo (simblo de ĉielo, spirito, transcendo, senfino) kaj kvadrato (simbolo de tero, korpeco, homeco), plena de simbolaro pri universo, cirkulado en la vivo, grava helpilo de vida meditado, uzata en diversaj kulturoj de la mondo. Ritaj tibetaj mandaloj estas kreataj el kolorigita sablo, riza faruno aŭ simila materialo.
Post sia kreiĝo ili estas publike dismetitaj kaj diŝutitaj en la vento aŭ akvo - por multaj "okcidentanoj" frenezaĵo kaj sensencaĵo, kiu tamen i.a. helpas nin ĝoji pri la krea procezo mem kaj ne esti dependaj de ĝia palpebla rezulto kaj de la materio ĝenerale - ja nenio el tio, kion ni nun havas, ni forportos en la morta horo ........

mallongan interesan videon pri kreadon de sabla mandalo vi povas vidi ekz. cxi-tie: www.youtube.com/watch?v=10084L3Pqsc

Lorenzo Kjell Salmonson, Василий Касимовский have particularly liked this photo


Comments
Василий Касимовский
Василий Касимовский
Dankon pro la interesa bildo kaj klarigo. Sed mi pensas ke provi ĉiam pensas pri vivo en homo estas kaj estos.
4 years ago.
Nikolai
Nikolai
qu'il est beau....
4 years ago.
Margarita Savova
Margarita Savova
Dankon!
4 years ago.