En Rusio oni iam povas tielmaniere (per kruco) marki la lokon kie pereis iu homo. Plej ofte oni pendigas kronon el artefaritaj floroj, sed ankaŭ povas starigi la krucon.
Certe mi ne scias pri tiu ĉi fotaĵo. Kie ĝi estis fotota?
Rigardu dekstre en la parto "geo-etikedo". Temas pri trako inter Antverpeno (Belgio) kaj Mönchengladbach (Germanio), kiu parte troviĝas sur Nederlanda teritorio. Nederlando ne permesas, ke belgaj trajnoj uzas ĝin, ĉar tio "nejuste plifortigus la belgan eksporton al Germanio". Nederlando ja preferas mem eksporti ... Belgio apelaciis pri tio antaŭ tribunalo en Hago kaj laŭdire ekde 2018 oni denove rajtus uzi ĝin ...
Dankon pro la klarigoj. Ĉio nun iĝis interesa ek de alia flanko :)
En Rusio oni ŝajnigas ke en Eŭropo nun forestas iuj problemoj interlandaj. Liberaj vojoj, liberaj homoj kaj libera mono.
Nu ja, tio estas teorie vera: «Libera cirkulado de homoj kaj varoj», de post, se mi bone memoras, la Mastriĥta traktato... subskribita precize en limurbo inter Nederlando, Belgio kaj Germanio. Ĉu koincido?
Wiesepro says:
Paŭl Peeraertspro replies:
Maksim Griŝin replies:
Certe mi ne scias pri tiu ĉi fotaĵo. Kie ĝi estis fotota?
Paŭl Peeraertspro replies:
Maksim Griŝin replies:
En Rusio oni ŝajnigas ke en Eŭropo nun forestas iuj problemoj interlandaj. Liberaj vojoj, liberaj homoj kaj libera mono.
Antoine Mechelynck replies: