Al miaj infanoj ...
Alvoki ne necesas, mi hejme ne ĉeestas.
Jen plian fojon vojaĝe mi forestas.
Escepte nun fincelon de l' vojo mi ne konas.
Mi scias nur ke l' Lerta Gvidanto jen proponas
ĉi-foje ne al ekstera lando la iradon,
nek al Esperantujo eniru mi la padon.
Ne estos birdobserva kunven' de l' Oriolo
ĉeestos nek la karaj amikoj de l' Bastono.
Mi vidas jen amikojn, jam tiomlonge forajn,
ĉu filon jen kaj fraton kaj karfratinon korajn
ĉu tie staras ili, jen apud la kapelo?
Mi nun ekkomprenas kaj scias jam pri l' celo.
Foriris mi al plia, al nova civilizo
per rektecela flugo al l' Dia Paradizo.
Kion mi por vi postlasis, vi flegu kun preteco
jam kuŝas antaŭ mi la senfina estonteco.
Send a message
Search for members



Nytha says:
Paŭl Peeraertspro replies:
P.S. Nytha, mi konsilas al vi uzi la Esperanto-fasadon de ipernity. Tiam tiuj malbelaj iksoj aŭtomate transformiĝos en veraj literoj!
Katalin Kovatspro replies:
Ĉu vi povus respondi ĉi tie al la demando?
Paŭl Peeraertspro replies:
La 26an de aŭgusto forpasis en sia hejmo Henny De Ketelaere, la plej aĝa el la granda Esperanto-familio De Ketelaere/Jacques/Peeters/Tytgat/Van Damme.
Henny De Ketelaere ne nur signifis multon por sia "propra" familio, sed same multe por sia grandega Esperanto-amikaro, ne nur loke, sed vere internacie. Ŝi estis vera personigo de la amikeca spirito en nia movado.
Henny jam kiel junulino lernis Esperanton kaj ekvizitis Esperanto-aranĝojn. Ŝia patro Morris De Ketelaere ja estis fervora ano de la ideo de la internacia lingvo. En 1947 ŝi membriĝis en la Antverpena Esperanto-grupo kaj iĝis unu el la plej oftaj kaj regulaj vizitantoj de la klubkunvenoj. Krome ŝi ne rifuzis specialajn taskojn. En multaj diversaj estraroj ŝi havis funkcion. Henny estis estrarano pri loĝigo en la LKK por la monda Universala Kongreso en Antverpeno en 1982, kaj ŝi prizorgis la loĝigon de la renkontiĝo "Antwerpen '93" kaj de la sekvaj. Dum longa tempo ŝi korektis la taskojn de la Perkoresponda Esperanto-kurso de FEL.
Ankaŭ en sia privata vivo ŝi estis ĝiskora esperantistino, neniam altruda, ĉiam helpopreta. Sian fervoron ŝi heredigis al siaj infanoj Gerd, Lieve kaj Ilse, plu al siaj nepinoj Karlijn kaj Melinde kaj disradiis al ĉiuj aliaj membroj de sia Esperanto-familio: Ite, Kiki, Leen, Alex, Wim ...
La lasta deziro de Henny estis, ke ŝia korpo estu donita al la scienco.
Okazos adiaŭa ceremonio en sabato la 5a de septembro je la 11a horo en la preĝejo Sint-Rochus, Sint-Rochusstraat 79 en la distrikto Deurne de Antverpeno. La familio petas ne transdoni florojn.
Katalin Kovatspro replies:
Hélène chevillardpro says:
Frank Merla says:
tomswift46 says:
Marga says: