Paŭl

Paŭl

Posted on 06/11/2013


Photo taken on June  8, 2013



Keywords

bruges
brugge
bruĝo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

396 visits

Brugge / Bruĝo

Brugge / Bruĝo
[6605]

Василий Касимовский has particularly liked this photo


Comments
Toeko
Toeko
Estas interese, ke iam oni tiel volonte konstruis domojn proksime al riveroj, riveretoj. Ankaŭ en mia regiono, precipe en montaraj distriktoj. La nuna loĝantaro venis ĉi tien en 1945 jaro, post postmilitaj ŝanĝoj de ŝtatlimoj. Homoj loĝas do pli ol 60 jarojn en malnovaj, "postgermanaj" domoj, ankaŭ mem konstruis por si. Kaj nun - ekde 5-6 jaroj la riveroj, eĉ mallarĝaj, 2-metraj riveretoj, post duonhora pluvo subite ege inundas, altiĝante je 3-5 metroj detruante ĉion. Oni montras en TV detruitajn pontojn, defendomurojn, detruitajn domojn kaj domojn en kiuj oni en teretaĝo havis akvon ĝis plafono. Ne finiĝas unu renovigo - sekvontjare estas simile.
Ĉu en la regiono kie Vi fotis tio ĉi nun okazas ankaŭ?
4 years ago.
Paŭl has replied to Toeko
Ne, en Bruĝo tio neniam okazis laŭ mia scio. Mi ne estas specialisto pri tio, sed mi supozas, ke la kialo estas, ke Bruĝo troviĝas nur 15 kilometrojn for de la Norda Maro. Do troa akvo pro pluvoj rapide povas forflui. Aliflanke ĝi estas tre for de iu ajn montaro, kaj do printempaj degeloj de monta neĝo ne influas ĝin.
4 years ago.
Roland Rotsaert
Roland Rotsaert
Verŝajne sur la foto estas la ponto al la beginejo; se jes, la konstruaĵo estas la bierfarejo Henri Maes / De Halve Maan. Do ne estas loĝdomo, sed industria konstruaĵoj (el ĉ. 1900), kiu tiam bezonis akvon al la kanalo. En Bruĝo nur malmultaj loĝdomoj troviĝas tuj apud la akvo kaj la normala akvonivelo de la kanaloj estas sub la planko de la kela etaĝo; do apenaŭ estas danĝero. La lasta inundeto okazis antaŭ ĉ. 20 jaroj, sen grava damaĝo. Fakte, la ĉefa danĝero estus fimanipulado de la almonta kluza sistemo, sed tio estus rapide riparebla.
4 years ago.
Paŭl has replied to Roland Rotsaert
Dankon pro via komento, Roland!
4 years ago.