Paŭl

Paŭl

Posted on 02/20/2008


Photo taken on February 20, 2008


See also...


Authorizations, license

Visible by: Certain people including you
Attribution + non Commercial + share Alike

1 142 visits

Programs and programming (Esperanto)

Ekrano2

Ekrano2 

Ĉu iu membro povas solvi por mi la jenan problemeton? Jen ekrankopio de Konqueror (sub Mandriva, KDE). La granda plimulto de la dosieroj estas JPG-bildoj. Tamen nur unu vere videblas, la aliaj havas anstataŭaĵon. Kiel mi povas igi ĉiujn videblaj?

Comments
Geneviève
Geneviève
Strange !!
9 years ago.
Manolo
Manolo
Mi kredas, ke la limo troviĝas en la grando de la bildoj. Provu foliumi dosierujon kun malpli grandaj fotoj (nur kiel kontrolo).

Tiu limo estas agordebla, sed mi ne memoras precize kiel.

Kiel provizora surogato, mi konsilas al vi malfermi unu el la bildoj per "kuickshow"; vi povus foliumi relative rapide la fotstokon, tamen po unu samtempe.
9 years ago.
Paŭl has replied to Manolo
Vi pravas. Nur la fotoj malpli grandaj ol 2-megabajtaj estas montrataj. La programon kuickshow mia sistemo ŝajne ne havas. Ĉu estas malfacile instali ĝin? (Mi estas tute sensperta komencanta linuksulo!)
9 years ago.
Manolo
Manolo
Mi mem respondas: iru al agordo-fenestro de Konqueror (sub menuslipo nomata "preferoj", verŝajne "instellingen" en via lingvo). Elektu, en la maldekstra kolono, la opcion "antaŭ-vidoj kaj meta-datumoj". Vi vidos glitstirilon per kiu vi povas elekti la grandon; defaŭlte ĝi estas 1 Mb, sed vi elektu pli altan numeron, laŭ la grando de viaj bildoj.
9 years ago.
Paŭl has replied to Manolo
Jeeees! Funkcias nun. Koran dankon, Manolo!!
9 years ago.