Fervojo al Akvo-Putoj

[Cuzamá] Proksime de Mérida troviĝas tri famaj akvo-putoj (majae "cenote", /senote/). La lasta parto de la vojo traireblas per ĉaro trenata de ĉevalo. Dum semptembro kaj oktobro la veturado estas mirindaĵo ĉar buntegaj papilioj flugas amase tra la vojo.

Enirejo al Akvo-Puto

[Cuzamá] Xibalbá (/ŝibalba/) estas la mondo de la mortintoj por la majaoj. Laŭ ili la akvo-putoj estas la enirejo al tiu terura mondo. Ene de la akvo-putoj, la antikvaj majaoj kutimis dronigi viktimojn kiel oferojn al la dioj.

Unua akvo-puto

[Cuzamá] Kvankam la ekstera temperaturo estas pli ol 40 C gradojn, la akvo estas freŝa kaj la lumo atingas la akvosurfacon kreante okulfrapan efikon.

Dua akvo-puto

[Cuzamá] Tiu ĉi estas la plej bela "cenote". La profundeco ŝajnas senfina kaj la klareco de la akvo kaj la potenco de la suna lumo permesas al naĝantoj sentiĝi kvazaŭ flotantaj tra la universo.

Tria akvo-puto

[Cuzamá] La lasta kaj plej malklara "cenote". Tien la suna lumo malfacile eniras. La vespertoj flugas kaj krias tra la aero dum la naĝantoj ekscias kial la majaoj taksis la akvo-putojn enirejoj al la alia mondo.

Pensemaj Fenikopteroj

[Celestún] Rozkoloraj birdoj ĉe la naturejo Celestún, kiu troviĝas okcidente de Mérida. Dum vintro la fenikopteroj amasiĝas kaj la rozkoloro de siaj plumoj anstataŭas la bluon de la akvo.

Flugantaj Fenikopteroj

[Celestún] Bela spektaĵo. Tiuj ĉi birdoj prenas sian belan rozkoloron el la salikokoj, kiujn ili kutimas manĝi. Ju malpli rozkoloraj plumoj des pli juna fenikoptero.

Fregatoj kaj Pelikanoj

[Celestún] La pelikanoj amase ripozas sur la branĉoj de la arboj dum la fregatoj flugas amase tra la aero. Ĉe la maro, la tero kaj la aero, la vivo bolas en Celestún.

Manglejo

[Celestún] La boato trairas trankvile la manglejon. Ĉio silentas. La termitujo pendas de la branĉoj.