See also...


Keywords

farjo
fajro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 675 visits

Lignofajro

Lignofajro

Matthäus Felder, ruinix, Gerardo, David Sn have particularly liked this photo


9 comments - The latest ones
Onjo
Onjo
Mi tre sopiras pri lignofajroj... Ĉi tie oni rajtas ilin prepari nur en specialaj lokoj, kvazaŭ fornoj, kun krado supre por rosti viandon. Sed mi ŝatas rusan manieron, meze de kampeto, por sidi ĉirkaŭ ĝi kaj kanti kantojn...
9 years ago.
Maksim Griŝin has replied to Onjo
Ĉu tio eblas fari nenie?!
9 years ago.
Onjo has replied to Maksim Griŝin
Ĉe la naturo - ne, pro la risko de incendio. En urboj, dum iuj festoj, oni preparas tre grandajn lignofajrojn, sed tio estas alia afero...
Jen la foto, kie videblas specialaj lokoj por lignofajro meze de naturo:
vicerveza.homeunix.net/~viric/fotos/coppermine/displayimage.php?album=59&pos=4
9 years ago.
Maksim Griŝin has replied to Onjo
Komprenite, sed se vi ekdeziros fari normalan lignofajron kaj poste neniigos la postsignojn?
Ja tiel faris cxiam "edukitaj" turistoj en arbaro? Oni akurate demetas la herbon, la fajron faras en la kaveto, kaj poste remetas la herbon al la loko kaj restas nenio por akcidenti, malbeligi la naturon...
9 years ago.
Onjo has replied to Maksim Griŝin
Certe, mi tiel farus. Sed, bedaŭrinde, ne ĉiuj. Kaj en ĉi-tiea klimato ne indas riski. Arbaroj ne tiom multas kaj ĉiujaraj incendioj provokas grandajn malgajnojn - kaj naturajn, kaj ekonomikajn. Aldone, oni scias ke ofte homoj intence provokas ilin. Do, granda parto de naturaj terirorioj en Katalunio estas protektita. Se oni vidas fumon (tre probablas), tuj alvenos arbargardistoj kaj monpunos vin.
Kaj fakte mi preferas tiajn rimedojn ol ke ĉio forbrulu pro iu - ne gravas, ĉu simple stultulo, ĉu maliculo.
En Rusio ja estas tute alia situacio: la klimato ne tiom sekas, la teritorio enormas - ne eblas kontroli, la arbaroj abundas, estas multaj tute sovaĝaj lokoj ktp.
Kaj la tuta Katalunio estas malpli granda ol Moskva provinco.
9 years ago.
Maksim Griŝin has replied to Onjo
Dankon pro la klarigoj. Estis tre interese...
9 years ago.
Imre Szabo
Imre Szabo
Sed kion fari, se urbo estas nek proksime, nek malproksime?
9 years ago.
DAME TARTINE
DAME TARTINE
feu de camp.
9 years ago.
Grizalupo
Grizalupo
Kvazaux mi sentas la varmon kaj la amaran odoron de fumo!
9 years ago.