Ĉarmega, simpatia, sprita, bonega pianludisto kaj kantisto... kaj helpema! Jen la signifo de ŝia nomo; vere! tion ŝi malkaŝis al mi!
Ŝi tute sinofere akceptis lerni la kanton "Granada", tute novan por ŝi, por akompani min ĉe la piano en la Internacia Arta Vespero. Ŝi faris profesiege, haste lernante per skiza partituro kiun mi hazarde portis!
La rezulto estis bonega ŝiaflanke: tute nature ŝi ludis kun tio, kion hispana ciganoj nomas "feo" (inspiro, artemo.... mi ne scias kiel traduki), laŭ stilo tute fremda por ŝi!
Send a message
Search for members


