Pojnseto estas tipa planto por donaci en kristnasko. Tamen tre ofte ĝi velkas post la unuaj post-donacaj tagoj.
Tamen mi havas tiun de antaŭ 3 julsezonoj kaj ĝi plu travivas! Sed la folioj ne reruĝiĝis...
Parenteze: kiu estas la ĝusta esperanta nomo? Ne trovinte fidindan fonton, mi elektis laŭ la plej ofta formo en okcidentaj lingvoj; latine Euphorbia pulcherrima.
Send a message
Search for members



Stelo says:
Manolopro says:
Mi ja konsideris la eblon "julstelo", ĉar mi vidis ke ankaŭ la nordeŭropaj lingvoj nomas ĝin tiel. Krome, la vorto sonas pli nature al esperantistoj.
Sed "julstelo" aŭ "kristnaska stelo" konkurencas kun la stelo kiu gvidis la persajn magojn al Bet-Leĥemo. Do se mi dirus "mi havas kristanaskan stelon" oni povus pensi ne, ke mi havas planton, sed ke mi havas ornamaĵon reprezentantan la gvidostelon.
Stelo says:
Onjo says:
Manolopro replies:
Onjo replies:
Se vi interesiĝas, mi povas dum tiu ĉi semajno trovi pli ĝustajn informojn en faka literaturo.