Mori

Mori

Posted on 09/13/2014


Video filmed on the September 13, 2014



Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + no derivative

678 visits

Kie kandelo?

Ĉi tiu kanzono estas tre malnova kanzono en la persa lingvo farita en la monarkia erao en mia lando ( performita antau pli ol 40 jaroj en la nacia televido) tial la sonkvalito estas iom damaĝita sed pro ĝia beleco mi enesperanigis ĝin por disdividi mian plezuron kun vi. Ĝi tuŝis mian koron kaj mi esperas ke la muziko kaj ĝia bela liriko kaj sincera, gaja kantado de la bona kaj fama kantisto tuŝos ankaŭ vian koron.

Edith Jaffré, Lorenzo Kjell Salmonson, Ŭel Roŝa have particularly liked this photo


9 comments - The latest ones
Ivar
Ivar
Jes,la kanto estas bela kaj kortuŝa.Dankon pro ĝi kara Mori.
3 years ago.
Mori has replied to Ivar
Dankon kara Ivar,, mi vere ĝojas ke ĝi plaĉis al vi. Ĉion bonan al vi.
3 years ago. Edited 3 years ago.
Denise De Val
Denise De Val
Tre placxas al mi! Kortusxita muziko.Dankon pro traduki gxin!
3 years ago.
Mori has replied to Denise De Val
Nedankinde kara Denise, dankon pro dediĉi vian tempon por aŭskulti kaj prikomenti ĝin. Mi sendos ĝin al vi se vi volas.
3 years ago.
Denise De Val has replied to Mori
Certe,mi volas...kaj mi antecipe dankas al vi,kara amiko!
3 years ago.
Mori has replied to Denise De Val
Nedankinde, mi jam sendis ĝin al vi. Ĉion bonan!
3 years ago.
Mori
Mori
Nedankinde kara Ŭel, mi kore dankas vin pro dediĉi tempon por aŭkulti kaj prikomenti ĝin. Mi ĝojas ke ĝi plaĉs al vi. Iam en mia lando homoj vivis kun gcojo kaj la ĉiutaga dialogo plimalpli estis pri amo, amikeco, muziko kaj poezio, la nuna registaro kredas ke tiaj kantoj estas kilulpo kontraŭ Dio, kaj tiaj stultecon oni ne kompenas, kial pocas esti ke tiel delikata poemo kaj muziko estas konsiderata peko? Mi ne komprenas tian religian pensmanieton. Pro tia stulta pensmaniero la registaro ne nur ne zorgas pri tiaj artaĵoj sed klopodas ruinigi ilin, nur religibaza sufero kaj doloro kaj ploro ...estas subtenata...!!!
Tial mulaj mizikoj kaj artaĵoj de antaŭislama registaro estas malbonkvalitaj kaj damaĝitaj.
Mi klopodis prezenti pliajn trezoraĵojn el tiu epoko. Havu belan semajnon.
3 years ago.
Edith Jaffré
Edith Jaffré
Dankon kara Mori pro la kortuŝa kanzono , estas trezoro , domaĝe ke kelkaj homoj ne permesas tiujn belegajn muzikojn kaj parolojn pri amo , amikeco , paco....
3 years ago.
Mori has replied to Edith Jaffré
Kara Edith, fanatikuloj estas tro stultaj por kompreni tion, ili sxatus ke oni nur tagnokte legi kaj kanti religiajn tekstojn, mi gxus legis ke azenkapuloj malgxojas ke infanoj en la infangadenoj dancas kaj ludas, oni volas per legxo sxangxi tion kaj anstatauxe infanoj lernu relegiajn aferojn, !!!
Mi ege bedauxras por la infanoj kaj junuloj kiuj kreskas en tia etoso cxar seke de tia malsana vivo estas psikaj kaj fizikaj malsanoj.
3 years ago.