Mikelo59*

Mikelo59*

Posted on 01/17/2011


Video filmed on the January 17, 2011


With...

Katalin Kovats
edukado.net

See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 479 visits

NUR ESPERANTAJ VIDEOJ...

Intervjuo de Katalin Kovats pri la KER-ekzamenoj 

GRATULON AL KATALIN !
Jen grava kaj tre interesa dokumento el Edukado.net
Cyrille Hurstel intervjuis Katalin pri la Referenckadro kaj KER-ekzamenoj
La filmado okazis en Saarbrücken (DE), dum NR, fine de decembro 2010.
La muntadon pretigis Cyrille Hurstel.

Pri la ekzamenoj vi trovas informojn en la ekzamenpaĝo ĉe http://www.edukado.net

Raulo Antoniano, Fajro, Leiela, Maidi have particularly liked this photo


11 comments - The latest ones
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Ŝia eprimkapablo ege impresas min! Ŝi parolas tiel nature, ĉu ne Mikelo?
3 years ago.
Mikelo59* has replied to Raŝi - Audino
Mi samopinias, kara amiko Raŝi! Kalatin tiel flue kaj nature parolas esperanton!! Mi estas ege impresata, same kiel vi! Estas tre agrable aŭskulti ŝian neheziteman paroladon laŭlonge tiu interesa intervjuo ! Ŝi ankaŭ estas tre konvinka kaj havas multan ĥarismon, ĉu ne?
Ŝi vere meritas sian premion de "Esperantisto de la Jaro" - ne nur pro sia admirinda agado por nia bela lingvo en "Edukado.net", sed ankaŭ pro sia batalo por ke Esperanto ekzistu egalnivele kun aliaj lingvoj !!!
3 years ago.
Katalin Kovats
Katalin Kovats
Dankon pro viaj vortoj.
Mi scivole atendas kiom konvinka mi estas...... kaj kiam ni vidos vin ekzameniĝi... :-)
3 years ago.
Mikelo59* has replied to Katalin Kovats
Dankegon pro via amika vizito, kara Katalin! ... Fakte, mi nuntempe plue lernas kaj dezirus partopreni ekzamenon poste.
3 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Mi, laŭ 99% da ekzakteco, partoprenos (x-grado) en la julia ekzameno de TEKO. Ĝis... :-)
3 years ago.
Mikelo59* has replied to Raŝi - Audino
Gratulon pro via projekto, kara amiko Raŝi!
3 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Mikelo59*
Venu ankaŭ al San Paŭlo kaj faru la ekzameno tiel same kiel mi, mia kara amiko! :-)
La distanco en la mondmapo estas nur kvar fingroj! :-))
3 years ago.
luphundo
luphundo
Mi dezirus paroli tiel bele esperantlingve kiel sinjorino Katalin. Tamen oni devas paroli paroli kaj paroli. Sed kun kiuj? Esperantistoj ekzistas por mi ie sur malproksimaj planedoj.
3 years ago.
Mikelo59* has replied to luphundo
Ankaŭ mi admiras tiun parolfacilecon de Katalin!
Kara Luphundo, se vi deziras paroli kun aliaj esperantistoj ekzistas (ekzemple) Skajpo grupo :
http://www.ipernity.com/group/184503.
Viki tre ŝatus paroli kun vi!
3 years ago.
jadranka miric
jadranka miric
Dankon al ŝia peniga agado Ŝi estas tre aprezata persono en la mondo de Esperanto.
3 years ago.
Mikelo59* has replied to jadranka miric
Vi pravas, kara Jadranka! Katalin estas vere admirinda persono !!!
3 years ago.