527 visits
Tio estas por mi la plej ŝatata versaĵo de moskva poetino Klara Ilutoviĉ. Mi esperas, ke ĝi instigos ĉiujn esperantistojn nepre konstante, ĉiutage ekbruligi novan, almenaŭ tute malgrandan kandeleton. En homaj koroj. La kanto estas registrita duete kun Nat…
412 visits
En 1999 mi venis, kiel mi kutime faras somere, al OkSEJT (Okcidenta Sovetia Esperanta Junulara Tendaro). La unua okulfrapa impreso estis la abundo de bariloj ĉirkaŭ la tendarejo. Kaj de truoj en ili. Tute tipa situacio por nia lando... ;-)
400 visits
"Velura Sezono" estas la titolo de tradicia esperanta festivalo, kiu okazas en la krimea urbo Jalta fine de septembro. La vetero tiam estas jam ne tro varmega, pro tio oni nomas tiun sezonon ruse velura (= milda). Kaj "Tero" estas la nomo de la jalta espe…
380 visits
Tiun kanton mi verkis en 1989, ĝi estas unu el miaj plej malnovaj kaj ŝatataj kantoj. Ĉio estas priskribita ĝuste: printempo, subita neĝo trans la fenestro kaj melankolia humoro...
360 visits
Mia rekorda kanto! Mi plene kreis ĝin nur dum la 3,5-hora vojaĝo per aviadilo, kiam en 1989 mi estis revenanta en Moskvon el fora tendaro, okazinta apud la urbo Taŝtagol (sude de Siberio). Ĝi estas unu el miaj plej ŝatataj kreaĵoj.
356 visits
Unu el miaj nemultaj satiraj kantoj. En ĝi mi uzis citaĵojn (iomete modifitajn) kaj melodiojn el kantoj, kiuj famas inter la rusiaj esperantistoj. Eble mia plej komplika kanto.