Pli bonas - Mikaelo Povorin
Tio estas por mi la plej ŝatata versaĵo de moskva poetino Klara Ilutoviĉ. Mi esperas, ke ĝi instigos ĉiujn esperantistojn nepre konstante, ĉiutage ekbruligi novan, almenaŭ tute malgrandan kandeleton. En homaj koroj. La kanto estas registrita duete kun Nataŝa Gerlaĥ (el "Ĵomart kaj Nataŝa"). Ni registris niajn voĉpartiojn sen forlasi niajn urbojn: mi - Moskvon, kaj Nataŝa - Stokholmon. Poste mia soninĝeniero kunigis la voĉojn en la sonstudio. Virtuala dueto!
Latest comments
–
Subscribe to comments on this doc.