MANŬEL

MANŬEL

Posted on 08/14/2013


Video filmed on the August 14, 2013



Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

3 913 visits

ESPERANTISTO - muziko/vortoj: Emanuele Rovere (Manŭel)

Mi rimarkis, ke la plimulto el la esperantistoj, kiuj aŭskultis kaj ŝatis miajn kantojn, ĝenerale opinias, ke mi kapablas verki kaj kanti nur "kortuŝajn kaj sentoplenajn kantojn". Por ŝanĝigi ilian opinion, mi proponas la jenan kanton, kies teksto tamen instigas al meditado kaj al ebla kritiko. Bonvolu ne heziti esprimi vian opinion. Manŭel.

ESPERANTISTO (muziko/vortoj: Emanuele Rovere)

Naskiĝis mi en tre trankvila familio en kiu regis ĉiam…

NaloXe, Lorenzo Kjell Salmonson, Agata, MIKELO (Michel Dereyger) and 7 other people have particularly liked this photo


36 comments - The latest ones
Mara
Mara
Dankegon, Emanuele!
Estas vera, donaco por Naskiĝtago!
Tre, tre palĉas al mi!
4 years ago.
Dmitri Breĉalov
Dmitri Breĉalov
Bonega kanto! Dankon, Manŭel! :D
4 years ago.
Anjo
Anjo
Gratulon al vi! Plaĉas al mi la kanto.
4 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
Mi ĝuste bezonis aŭskulti ion gajan. Dankon Manuel! :-))
4 years ago.
Arris
Arris
mi ŝatas aŭskulti. feliĉe,lastatempe mi povas aŭkulti kantojn.
4 years ago.
pnascentes
pnascentes
Bonvenegas graciplena ironipoemo. Aŭdace memridete post aŭdado, samdifekte dankas mi.
4 years ago.
Václav Němeček
Václav Němeček
Belega, dankon Manŭel,
4 years ago.
Börje Eriksson
Börje Eriksson
Bonega kanto! Dankon!
4 years ago.
Stanisław Staszewski
Stanisław Staszewski
Dankon! Mi aŭskultis kelkfoje kaj nun provas kun vi kanti.
4 years ago.
Tony Sar
Tony Sar
Gratulon pro la sukceso de via muzika agado ene de la esperantista mondo!
4 years ago.
Teresa
Teresa
Kara Manuel,
ankoraufoje mi auskultis vian kanton, kiu tre plaĉas al mi. Dankegon. Mi ankau vere ĝuis vian koncerton dum UK. Mi bedauras vere, ke ni ne povis renkontiĝi en Szczawno.Eble venontjare? Ĉuin la plej bonan. Fartu ĉiam bone.
4 years ago.
Noĉjo Lagrafo
Noĉjo Lagrafo
Gratulon, Manŭel !....
(Brave, vi havas belegan voĉon !...)
4 years ago.
MANŬEL
MANŬEL
Mi dankas vin ĉiujn, karaj geamikoj, pro viaj aprobaj kaj kuraĝigaj vortoj al plia, mia, poresperanta, muzika agado. Al Teresa, tre volonte mi promesas mian ĉeeston venontjare en la belega Szczawno - Pollando - por Esperanta Feriado eĉ pli ĝoja kaj sukcesa ol tiu de la lasta jaro.
4 years ago.
Conny
Conny
Koran dankon! Mi tre sxatas vian vocxon kaj la kanton! :-)
4 years ago.
Hilmar Ilton Santana Ferreira
Hilmar Ilton Santana…
Tiu k. tiel estus modela esparantisto, cxu?
4 years ago.
rozo
rozo
Dankegon,karega Manŭel !!!

Tre Plaĉas al mi!

Ni esperantistoj volas kanti kune!

Kiam mi aŭskultas la kaknton, mi cxiam sentas tre ĝojon,tre varmon,tre feliĉon!
4 years ago.
Ivar
Ivar
Bravo Manuel!Superbona kanto.
4 years ago.
MANŬEL
MANŬEL
Viaj vortoj estas vere gravaj por mi, kara Conny, ĉar vi estas valora muzikisto. Mi dankas vin kaj bondeziras al vi sukceson kaj kontentiĝon en via kariero.
4 years ago.
MANŬEL
MANŬEL
Jes, Hilmar... ĉiu esperantisto certe trovas en la teksto kelkajn siajn karakterizojn, ankaŭ la estraruloj, kiuj eble pli ol ĉiuj devus mediti pri mia kritiko kaj instigo. Varmajn salutojn el Italujo.
4 years ago.
MANŬEL
MANŬEL
Kara Rozo, kiam ni renkontiĝos kadre de kelka esperantista aranĝo, mi certe klopodos vin kontentigi por kanti kune, ankaŭ kun granda aro da samideanoj. Intertempe, vi povas bone lerni la kanton kaj jam kanti kun viaj geamikoj dum viaj oftaj vojaĝoj kaj ĉeestoj en kongresoj, ktp. Ricevu dankon pro viaj ĉarmaj vortoj kaj bondezirojn por ĉia bono.
4 years ago.
MANŬEL
MANŬEL
Al vi, kara Ivar, mi dankas kun frateca sento kaj ĝojas, ke vi amuziĝis spektante la kanton, kaj espereble tio utilos al via bonsano.
4 years ago.
Asya Kondova-Randehed
Asya Kondova-Randehe…
Belega, gaja kaj amuza kanto! Gratulojn al vi!
4 years ago.
Stefanstan
Stefanstan
Vere ĝojplena kaj rimperfekta kanto.Dankojn Manuel!
4 years ago.
Hai Da
Hai Da
:))
4 years ago.
MIKELO (Michel Dereyger)
MIKELO (Michel Derey…
GRATULON kara amiko Manuel! !!!
4 years ago.
José Joaquín
José Joaquín
Gaja muziko estas bona afero. Sed mi ne kapablas kritiki la estrarulojn, mi ne konas sufiĉe pri tio kaj respektas plene preskau ĉiu esperantisto, kiuj eĉ se volas ricevi la meritan personan agnoskon, estas sindonemaj homoj. Sed esperantistoj ne estas sanktuloj, jes.
3 years ago.
MANŬEL
MANŬEL
Mi dankas kaj salutas amikege la geamikojn Asya, Stefanstan, Hai Da, Mikelo59 kaj José. Al José mi diras, ke, kritiki la estrarulojn estas rajto de ni ĉiuj, se ni tion faras per mildaj vortoj, klarigas la kialojn de niaj kritikoj kaj proponas solvojn por ilin forigi. Laŭ mia persona sperto, la problemo estas, ke tre malfacilas kontakti la estrarulojn kaj ricevi ilian atenton.
3 years ago.
Ester
Ester
Dankon, Manuel.
Mi ŝatis vian kanton. Ĝi instigas min kanti kun vi.
Miaj malgrandaj nepinoj dancis ĝoje.
Ester, Brasília- Brasil.
3 years ago.
Ester
Ester
Dankon, Manuel. Mia amiko Robinson Mattos el Rio de Janejro sendis al mi vian belan kanton.
Ĝi estas instiga muziko. Tre plaĉas al mi audi viajn kantojn, ĉar Ili estas tre agrablaj poresperanta muzika agado. Auskultante ilin, oni ankau volas kanti kaj danci. Miaj malgrandaj nepinoj, kiuj ĉeestis en la ĉambro ĝoje dancis. Gratulojn!
Ester. Braziljo - Brazilo.
3 years ago.
Tony Sar
Tony Sar
Sincere dirite: temas pri vera himno de la perfekta esperantisto. Por amuzigho. serchu che Yutubo: "esperanto pompas jam" Koran Saluton Manuel.
3 years ago.
Gustavo Zanoli
Gustavo Zanoli
Sprita, humura kanto.Gxi memorigas al mi poemon de Julio Baghy "Estas mi esperantisto".
Tre volonte lernus gxin parkere, por kanti kun amikoj.
Gustavo Zanoli, e-isto el Parma
3 years ago.
kamala
kamala
... mi ne drinkas, mi ne fumas - unu difekto certe havas mi: estas mi Esperantisto... Saluton al vi kaj al ĉiaj samideanoj!
3 years ago.
Petro Chibleur
Petro Chibleur
Dankon, kara Manŭel, la kanto estas bela. Kiam mi konsideras mian vivon, mi trovas min nekredebla, ĉar mi dubas pri mi. Kion fari, por ĝui la vivon ĝuste kaj juste ? Amike. Petro.
3 years ago.
MANŬEL
MANŬEL
Mi pardonpetas, se ne sukcesas ĝustatempe kaj rapide respondi por danki viajn afablajn komentojn. Dankon al ĉiuj! Al Ester, mi bondeziras, ke ŝiaj nepinoj donos al ŝi grandajn kontentiĝojn interŝanĝe al ŝia amo por ili; al Tony, dankegon por lia alta estimo pri la kanto; al Gustavo, la bondeziron, ke li ĝoje kantu milfoje kun la geamikoj kaj venu ŝanco ankaŭ por mi kanti kun ili; al Kamala, gratulojn pro ŝia sendifekta vivsinteno, kiun certe la difekto "esti esperantisto" ne malvalorigas; al Petro, kuraĝigon por resti "malsimila" -ankaŭ mi, oftege, min sentas kvazaŭ veninta el malproksima jarcento kaj hazarde falinta en tiun-ĉi tempon, kiam preskaŭ plu ne ekzistas honesteco, ĝusteco, amikeco, amo-.
3 years ago.
rozo
rozo
Ege Plaĉas al mi via bela kanto.
3 years ago.
MANŬEL
MANŬEL
Dankon, kara Rozo. Ĉian bonon al vi.
3 years ago.