Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

309 visits

MIRINDAĴO (tuta kanto: 4m 3s)


Vortoj/muziko: R. Pazzaglia/D. Modugno - Esperantigo: Emanuele Rovere

La veron mi diras, ke okazis al mi, nokte, sur ponto dum mi rigardis l’akvon
kun malbenita emo min ĵeti suben tuj. Subite alproksimiĝis iu.
Ĉu anĝelo? Tamen ŝajne nur pasanto
manprenis min dirante tion ĉi:

“Ho mirindaĵo! Kaj kial ne rimarkas vi, ke nia mondo estas mirindaĵo?
Ho mirindaĵo! Eĉ la doloro via por vi fariĝi povos mirindaĵo.

Rigardu ĉirkaŭ vin: amason da donacoj! Oni inventis por vi la maron!
Ne estas vi malriĉa, posedas vi la sunon, la vivon, la Amon.
Ho Mirindaĵo! La koro de virino pulsanta nur por vi, ho mirindaĵo!
La lumo de l’mateno, la helpo de amiko, l’rideto de infano: mirindaĵo, ho mirindaĵo”.

La nokto jam finiĝis kaj mi pli dolĉa sentis la guston de la vivo:
mirindaĵo, ho mirindaĵo. Ho mirindaĵo, ho mirindaĵo!

Maria Zarębska, Septentrion, MIKELO (Michel Dereyger) have particularly liked this photo


Comments