Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

354 visits

LA FREMDUL ' (specimeno: 1m 53s) - el la DDD albumo "MIRINDAĴO"


Vortoj/muziko: G. Moustaki - Esperantigo: Michel Dereyger (Mikelo59)

Kun vizag’ mia de fremdul’, greka paŝtist’, migranta jud’,
kun harar’ mia en la vent’:
helblua estas la okul’, ĉiam aspektas mi revul’ elrevigita en real’.
Kun mia mano de ŝtelist’, de senhejmul’, de muzikist’ mi ofte rabis en ĝarden’.
Multege trinkis mia buŝ’, kisis kaj mordis mi per dent’, ĝis la malsat’ nenia venk’.
Kun vizaĝ’ mia de fremdul’, greka paŝtist’, vaganta jud’, eta ŝtelist’ kaj vagabond’,
multe sin banis mia haŭt’ en la somera, varma sun’, en lito dolĉa de fraŭlin’.
Mirinde sciis mia kor’ tre suferigi post dolor’, sed ĉio sen revoluci’,
sen ia sav’ por la anim’, se ŝanco al la paradiz’ kaj eĉ al la purgatori’.
Kun vizaĝ’ mia de fremdul’, greka paŝtist’, migranta jud’,
kun harar’ mia en la vent’,
mi venos, mia kaptitin’, vivplena font’, ĝemelanim’ kaj trinkos je via junec’.
Ja, estos mi via revul’ aŭ via princ’, adoleskul’ laŭ via plaĉo kaj elekt’.
El ĉiu tago faros ni tutan eternecon da am’, kiun ĝis morte vivos ni.

Maria Zarębska, Noĉjo Lagrafo, Septentrion, MIKELO (Michel Dereyger) have particularly liked this photo


6 comments - The latest ones
MIKELO (Michel Dereyger)
MIKELO (Michel Derey…
Kompreneble, tiun ĉi kanzonon mi ankoraŭ pli ŝatas! ;-)
GRATULON pro via admirinda laboro, kara amiko Manŭel!!!
4 years ago.
Septentrion
Septentrion
Gratulon, kara Mikelo !
4 years ago.
MIKELO (Michel Derey… has replied to Septentrion
Koran dankon, kara Xavier! ... Sed Manŭel mem ankaŭ helpis por poluri la esperantan tekston! Li meritas do laŭdojn ne nur por sia belega interpretado!
4 years ago.
Noĉjo Lagrafo
Noĉjo Lagrafo
GRATULEGON Mikelo. DANKEGON Manŭel por tiu mirinda interpretado.
4 years ago.
MIKELO (Michel Derey… has replied to Noĉjo Lagrafo
Dankon kara Noĉjo! ... (Mi ĵus aldonis klarigon rilate al la esperantigitan version por respondi al Xavier...)
4 years ago.
Ivar
Ivar
Bona kanto.
4 years ago.