Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

260 visits

LA NOKTO (specimeno: 1m 36s) - el la DDD albumo "MIRINDAĴO"


Vortoj/muziko: S. Adamo - Esperantigo: Emanuele Rovere

Pri vi ne pensas mi dumtage, sed nokte mi malbenas vin
kaj, kiam fine matenruĝas, ĉirkaŭas nur malpleno min.
La bildo via grandas nokte, sed vane strebas mi ĝin kapti,
vi amuziĝas min turmenti: vi, nokte, frenezigas min.
La nokto frenezigas min, frenezigas min.
Pervoĉe ŝiras vi l’mallumon, kie vin serĉi mi ne scias,
mi aŭdas vin, l’esper’ revivas kaj vin mi amas ĉiam pli.
Vi reaperas dum tempero, flugtuŝas min, etendas manon,
sed mia sango glaciiĝas kiam ridante vi forfuĝas.
La nokto frenezigas min, frenezigas min.
La tago brilas pacoplena, kaj via bildo vaporiĝas.
Ĉu vi atingas iun alian? La duboj frenezigas min.
La nokto frenezigas min, frenezigas min, frenezigas min!

Arris, Maria Zarębska have particularly liked this photo


Comments
MIKELO (Michel Dereyger)
MIKELO (Michel Derey…
Belege!!!
4 years ago.
Ivar
Ivar
Pro tiu amo tute ne indas perdi la kapon.
4 years ago.