Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

275 visits

ĈAMPANO (specimeno: 1m 39s) - el la DDD albumo "MIRINDAĴO"


Vortoj/muziko: De Pasquale/Jodice/Di Francia - Esperantigo: Emanuele Rovere

Ĉampano, por tostad’ al renkonto kun vi, jam propriet’ de alia.
Okazis post ies invito “ni iru ĉiuj festi en hejmon mian”.
Apenaŭ la festen’ komenciĝis, sendrinke mia kapo turniĝis.
Ĉirkaŭe jam nenio plu gravis, rigardoj miaj nur celis sekvi vin.
Ĉu povas mi akompani vin hejmen?
“Preteksto tre banala por resti iom sola mi kun vi”.
Kaj poste forĵeti ĉiujn timojn, vin ami simple tiel…
l’ unuan fojon, la lastan.
Ĉampano, por ni dolĉa sekreto pri amo kulpa, malpermesata.
Nun restas nur ĉi glaso malplena, dolora forĵetinda rememor’.
Mi scias, ke vi min rigardadas, ĉar al vi ŝajnas strange
tostadi sen virina kunestad’. Sed mi, mi devas celebradi
la finon de la Amo. Do: kelnero, ĉampanon!

Maria Zarębska, Ivar, MIKELO (Michel Dereyger) have particularly liked this photo


Comments