Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

344 visits

ANIM' KAJ KORO (specimeno: 2m 5s) - el la DDD albumo "MIRINDAĴO"


Vortoj/muziko: S. D’Esposito/T. Manlio - Esperantigo: Emanuele Rovere

Mi riskas perdi pacon, dormon ĉar vi koleras sen kialo.
Ĉu veras, ke nun viaj lipoj ne volas kisojn plu?
Vi ne respondas miajn vokojn nur por iriti min.

Kunestu tiel ni “ anim’ kaj koro” kaj ne disiĝu eĉ dum unu horo.
Deziro mia al vi min turmentegas: resti kun vi por vivi en fabela rev’.
Amarajn vortojn ni neniam diru. Feliĉo povas flori per unu spiro.
Se ankaŭ vi avidas al nia amo, ni ĉiam restu tiel “anim’ kaj koro “.

Mirinde estas senti, ke vi min amas kaj vidi, ke vi tiom sopiras al mi.
Dolĉege estas havi vin ĉi-apude, kun via spiro kvazaŭ kareso sur mia haŭt’.
Belege estas aŭdi vin, kiam vi ridas: l’animon mian tio plenigas per ĝoj’.
Por kunparigi l’vivon kun vi por ĉiam, mirinde estas senti, ke vi estas mia.
Vi estas mia!


(Tiu ĉi kanto, dediĉita en ipernitio bondezire al la virinoj de la tuta mondo, okaze de la "Tago de virino", la pasintan 8an de marto 2013, estas elŝutita 395 fojojn kaj ricevis 37 gratulmesaĝojn.)

Ora Fiseto, Edith Jaffré, rozo and 2 other people have particularly liked this photo


Comments
Ivar
Ivar
Bonan kanton kantas majstra kantisto.
4 years ago.
Edith Jaffré
Edith Jaffré
Dankon.
2 years ago.