Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 932 visits

MIA PREĜO - muz/vort: G. Boulanger/J Kennedy - esperanta teksto: Emanuele Rovere (Manŭel)


Ĉijare, okaze de Pasko, mi ne estos hejme: mi ŝoforos longe por koncerti en Germanujo kaj Francujo por multaj, karaj samideanoj kaj bonaj geamikoj, por ĝuj kune la fratecan etoson de esperanto-aranĝoj. Tial, frutempe, al ĉiuj mi bondeziras belegajn tagojn, pasigotajn kun la plej karaj personoj, en sano, paco kaj prospero. Estu en la tuta mondo la signifo de la Kristana Pasko nur ĝojo kaj renaskiĝo de amaj, fratecaj sentoj al ĉiuj homoj, precipe al la plej bezonaj je atento kaj helpo. Mi ĝojus se, por la multaj, kiuj devas vivi en lontano de siaj geamatoj, tiu ĉi kanto kapablus roli kvazaŭ "konektilo", eĉ pli forta ol "interneto", inter la animoj. Kun amikaj, elkoraj salutoj kaj dankoj pro la akcepto. Manŭel.

MIA PREĜO

Post la fin' de l'krepusk' ne pepas plu birdetoj.
Ĉe l'komenc' de la nokt': jen vi, en mia kor'
kaj ĝin vi plenigas dum mi por vi preĝas.

Mi preĝas kaj sentas vin kun mi,
je la fin' de la tag', en paradiza rev'.
Mia preĝo: ekstazo de l'ĉiel',
dum la mond' estas for
kaj kun mi via kor'.

L'animoj niaj spiras kune ĉinokte
kaj vi flustras la dolĉajn vortojn,
kiuj ĝojigas min.

Mia preĝo kaj via la respond'
daŭros same fidelaj ĝis la fino de l'vivo.
Ni neniam disiĝos, ene de mia preĝo.
MIA PREĜO.

Maria Zarębska, Elizabeth, Bernardo, Erzsébet Tuboly and 8 other people have particularly liked this photo


43 comments - The latest ones
Adela, la sevillana
Adela, la sevillana
Manuel, no entiendo tu idioma, pero la música y canción me encanta!!

GRACIAS...
4 years ago.
Adela, la sevillana
Adela, la sevillana
¿Eres tú el que cantas?.... Tienes una voz, preciosa!!!
4 years ago.
Christine Valin
Christine Valin
Thanks for sharing Manuel! As usual it is very lovely and I really enjoyed it. Have a nice Easter too!
4 years ago.
Angel Arquillos López
Angel Arquillos Lópe…
Belega kanconon! Graturlon amiko Manuel, ĉu vi partoprenos la UK en Islando? Mia edzino kaj mi jam pretas flugi alten...
4 years ago.
Gražina
Gražina
Dankon Emanuel, ankaŭ vi havu belan Paskon, sukcesan turneon kaj mi ege ĝojas ke mi revidos vin en mia lando julie dum BET :-)
4 years ago.
Anjo
Anjo
Gratulon pro la belega kanto, multe da sukceso al vi dum via turneo!
Ĝis, en ;etabief!
4 years ago.
Ileana Schrøder
Ileana Schrøder
Gratulojn por la trege bela kanto kaj Paskain Bondezirojn
4 years ago.
Dr. Molnár Lajos
Dr. Molnár Lajos
Dankon kaj gratulon!
En la nomo de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo
kun plej amikaj paskaj bondeziroj
Ludoviko kaj Julinjo
4 years ago. Edited 4 years ago.
fija
fija
neniam disig'u!
4 years ago.
Leiela (MCR)
Leiela (MCR)
Gratulojn, kara Manuel.
4 years ago.
Ingrid B. alias Isabella Bird
Ingrid B. alias Isab…
Thank you for sharing your wonderful music with us !
Yours songs sound very wonderful as always do
4 years ago.
HORVÁTH János András
HORVÁTH János András
Dankon por la forsendita ligilo kaj muziko, mi deziras al vi belegajn paskajn festojn. Kun amika saluto Johano.
4 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
Dankon, Manuel. Ĝojan Paskon al vi!
4 years ago.
Dorota
Dorota
Koran dankon Manuel! Mi ne scipovas kanti, do mi nur pervorte deziras al vi gajan agrablan Paskon kaj ĝuan restadon kun geamikoj.
4 years ago.
Krystyna Biela
Krystyna Biela
Belega kanto, dankon!
4 years ago.
Maria Barcellos
Maria Barcellos
belega kanto, gratulon!!!
4 years ago.
NiKol
NiKol
Dankon por la belega kanto, Mi deziras al vi belegajn paskajn festojn kaj tre agrabla restado al Metabief.
4 years ago.
Ronaldo
Ronaldo
Ho, dankon pro la bela muzikaĵo.
4 years ago.
Maria W.
Maria W.
Kara Manuel, dankon!!! Via kanto estas belega!!!
Mi deziras al vi ĝojplenan kaj sanan Paskon inter viaj geamikoj:)))
Bonan vojaĝon!!! :)))
4 years ago.
Mariusz
Mariusz
Belega ! DAnkon.
4 years ago.
Olga Belyaeva
Olga Belyaeva
Dankon Manuel! Bonegajn paskajn festojn al vi kaj al viaj familiano.
4 years ago.
Neuza Brienze
Neuza Brienze
Kara Manuel, dankon pro la muziko kaj ankaux la bondeziroj okaze de Pasko.
Bonan kaj gxojplenan Pasko-feston al vi kaj al la viaj.
4 years ago.
MIKELO (Michel Dereyger)
MIKELO (Michel Derey…
Gratulon kaj koran dankon pro via belega kanto, kara amiko Manŭel!!! Tre plaĉas al mi via teksto en Esperanto kaj via kortuŝa interpretado! (la originalan version mi jam konis)
Tutkore mi reciprokas viajn bondezirojn : pasigu feliĉegajn paskajn festojn!
Kompreneble, mi aldonas specialajn bondezirojn de sukceso dum via turneo, precipe okaze de la kunveno en Métabief... Senpacience mi atendas la reagojn de via publiko, kiam vi unue kantos mian tradukon de la fama franca kanto... Mi tute ne dubas pri via sukceso! ;-)
Kun miaj plej amikaj pensoj!!! Ĝis baldaŭ!
(NB : Ankaŭ mi vojaĝos en Germanio en Aprilo - sed bedaŭrinde ne al la samaj lokoj!)
4 years ago.
Álvaro Rabelo
Álvaro Rabelo
Belega Kanzono!
Dankon!
4 years ago.
Miaohui
Miaohui
Dankon por la bela kanto, kara amiko!
4 years ago.
Marta Skřivanová
Marta Skřivanová
Dankon pro via bela kanto.Mi deziras vin gxojan Paskon
4 years ago.
Nívia Costa
Nívia Costa
Tre bela kanzono!!!
4 years ago.
Irena Tomaszewska
Irena Tomaszewska
Dankon Kara Amiko. Multe da Ĝojo ,Feliĉo kaj Sukcesoj okaze de Pasko ,deziras Irena kun familio el Pollando.
4 years ago.
Sana
Sana
Koran dankon por via bela kanto !
4 years ago.
Tianma/天马
Tianma/天马
Dankon kaj gratulon!
4 years ago.
Rangel De Castro
Rangel De Castro
Altkvalita muzikaĵo! Gratulon!
4 years ago.
rozo
rozo
Koran Dankon!Tre placxas al mi!
4 years ago.
homarono
homarono
Dankon! Manŭel!
4 years ago.
Sammler
Sammler
Tre bela kanto kaj tre bela teksto! Dankom Kara Amiko!
4 years ago.
Slavko
Slavko
ne nur kanto estas bela, sed ankaù vi plenus Ĝin altnivele. Novajn sukcesojn kaj speciale dum la Nacia Kongreso
4 years ago.
Erzsébet Tuboly
Erzsébet Tuboly
Dankon Manuel :-)!
4 years ago.
Ed Robertson
Ed Robertson
Dankegon Manuel! Mi same sendas al vi bondezirojn por la paska sezono!
4 years ago.
Minosun
Minosun
Dankon Manuel!
4 years ago.
Klára Szabó
Klára Szabó
Karega Manuel!
Ĝojplenan, benitan Paskofeston mi deziras al Vi tutkore
kaj pli da sukcesoj kun sinceraj gratuloj.
Amike Klara
4 years ago.
Maria Zarębska
Maria Zarębska
Tre, tre kortusxe...dankon Manuel !!!
4 years ago.
Tianma/天马
Tianma/天马
Tre bela!
4 years ago.
Roberto Tresoldi
Roberto Tresoldi
Vere, tre bela kaj kortusxa!
4 years ago.
Ana Ligia
Ana Ligia
Bela kanzono Manuel, salutojn!
4 years ago.