Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 177 visits

ANIM' KAJ KORO (Anema e core) vort/muzik: S. D'Esposito/T.Manlio - esperantigo: Emanuele Rovere


Neniu forgesu la 8an de marto! Ĝi estas la tago dediĉita al VIRINO, al la virinoj de la tuta mondo. Mi deziras nur emfazi, ke ankoraŭ kaj preskaŭ ĉie, kvankam diversgrade, la virinoj ne ĝuas sian tutan rajton de egaleco kun la viroj. Do, mi deziresprimas, ke ĉesu por ĉiam ĉiuspeca diskriminacio al la ina sekso kaj, ke ĉiu viro kondutu al virinoj kun respekto kaj amo. Kaj, kiam viro diras al virino - aŭ inverse - " Vi estas mia ", tio signifu ankaŭ "Mi estas via ". Tiu ĉi kanto enestos en mia nova albumo, kiu eldoniĝos la venontan majon. Elkore, al ĉiuj! Manŭel.

A N I M' kaj K O R O

Mi riskas perdi pacon, dormon
ĉar vi koleras sen kialo.
Ĉu veras, ke nun viaj lipoj
ne volas kisojn plu?
Vi ne respondas miajn vokojn
nur por iriti min.
Kunestu tiel ni " Anim' kaj Koro"
kaj ne disiĝu eĉ dum unu horo.
Deziro mia al vi min turmentegas:
resti kun vi por vivi en fabela rev'.
Amarajn vortojn ni neniam diru!
Feliĉo povas flori per unu spiro.
Se ankaŭ vi avidas al nia amo,
ni ĉiam restu tiel "Anim' kaj Koro".

Mirinde estas senti, ke vi min amas
kaj vidi, ke vi tiom sopiras al mi.
Dolĉege estas havi vin ĉi apude,
kun via spiro kvazaŭ kareso sur mia haŭt'.
Belege estas aŭdi vin, kiam vi ridas:
l' animon mian tio plenigas per ĝoj'.
Por kunpartigi l' vivon kun vi por ĉiam,
mirinde estas senti, ke vi estas mia.
Vi estas mia.

Maria Zarębska, Éva Juhász, Lorenzo Kjell Salmonson, MIKELO (Michel Dereyger) and 8 other people have particularly liked this photo


35 comments - The latest ones
Françoise Noireau
Françoise Noireau
Dankon!
4 years ago.
Christine Valin
Christine Valin
Thanks for sharing. Lovely song, sung so well. The music is lovely and the theme is so important!
4 years ago.
Dorota
Dorota
Dankon Manuel!
4 years ago.
Erzsébet Tuboly
Erzsébet Tuboly
Dankon Manuel!
4 years ago.
Adela, la sevillana
Adela, la sevillana
Gracias, Manuel !!
4 years ago.
Ileana Schrøder
Ileana Schrøder
Elkoran dankon Emanuele por la bondezirojn kaj la belegan kanton!
Amike
Ileana
4 years ago.
Ronaldo Negromonte
Ronaldo Negromonte
Belega! Gratulon kaj dankon.
4 years ago.
Anjo
Anjo
Dankon al vi, Manŭel. Mi gratulas vin pro la bonege interpretata kanto.
4 years ago.
Ivar
Ivar
Dankon kara Manuel pro la bela kanto.Kantas Vi virtuoze.
4 years ago.
Danilo-MG
Danilo-MG
Dankon Manuel, pro originalaj bondeziroj kaj pro via diskonigo tra la tuta mondo de popolara itala kulturo......Mariagrazia
4 years ago.
Dr. Molnár Lajos
Dr. Molnár Lajos
Mi plusendis la retadreson al du hungariaj diskutlistoj. Dankon kaj gratulon, kara Manuel!
4 years ago.
Siegfried Krüger
Siegfried Krüger
Dankon, kara Manuelo, por al bela vivosigno.
4 years ago.
verdeca
verdeca
Jes ,la 8-a de marto estas memorinda tago ne nur por virinoj sed ankaxu por viroj .En nia socio virinoj ludas nemankeblan rolon kaj meritas nian estimon kaj amon kaj en mia familio nur mi estas viro kaj miaj aliaj familianoj estas virinoj .Lli estas miaj patrino,edzino kaj filino.Mia kara amiko Manuel ,via kanto esprimas mian deziron kaj esperon .Elkoran dankon pro via bela kanto
4 years ago.
natur' ELLE
natur' ELLE
merci Manuel !!!-*********
4 years ago.
Olga Belyaeva
Olga Belyaeva
Tre bele.Kordankon Manuel.
4 years ago.
Ingrid B. alias Isabella Bird
Ingrid B. alias Isab…
Belega !
Koran dankon :-)
4 years ago.
Liette Lela
Liette Lela
Belega kanto, Manuel! Dankon pro via mesaĝo okaze de la Internacia Tago de la Virino. Brakumon el la suda regiono de Brazilo.
4 years ago.
Ĝojo
Ĝojo
Ankaŭ ĉi tiu estas eĉ belega kanto! La esperanto donas specialan dolĉon al la vortoj kaj via interpreto plialtigas la muzikeco de nia lingvo . Korajn dankojn pro via donaco okaze la tago de la virinoj.
Bedaŭrinde la egaleco inter viroj kaj virinoj estas juro kiu estas forgesata tro ofte en multagaj okazoj.
4 years ago.
Roberto Tresoldi
Roberto Tresoldi
Dankon, temas pri bela esperantigo. Mi gratulas ankau pro muzikado kaj kantado!
4 years ago.
Leiela (MCR)
Leiela (MCR)
Estas tre bela kanto kaj voĉo, kara amiko. Mi tre dankas al vi en mia nomo kaj en la nomo de la tutaj virinoj kaj eĉ tiuj kiuj ankoraŭ suferas ne inda aŭ ne respekta trakto, eĉ kiam ili ne scios. Bondezirojn al vi !
4 years ago.
u Stanisława! Saluton ĉe Stanislao!
u Stanisława! Saluto…
Bela kanto, por kiu mi kore dankas!
4 years ago.
Eurídice
Eurídice
Dankon kara amiko Manuel!
4 years ago.
Vida
Vida
Dankon, Manuel. Belega kanto!
4 years ago.
Ronaldo
Ronaldo
Kara Manuel,

dankon pro la sentema kanto kun kortŭa teksto!
4 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
Koran dankon *_*
4 years ago.
Odilia Milhomens
Odilia Milhomens
Belega donaco, kara Manuel! Tiu muziko estas por mi un el la plej dolĉaj el la italaj kantoj. Mi ŝategas ĝin! Dankon, dankon kaj dankon!!!!
4 years ago.
thuyetdang
thuyetdang
Tre bela muzikaĵo. Multan dankon al Manuel !
4 years ago.
anvit
anvit
Dankon, Manuel!
4 years ago.
Agata
Agata
Dankon.dankon,dankon!!!
4 years ago.
Imre Szabo
Imre Szabo
Nu tamen: Dio estas kun ni, al kiu ni povas danki Manuelon kun lia kanto. Kara Manuel, chu vi scias la signifon de via nomo? Chu via nomtago estas la 26an de marto? Tiunokte forpasis mia amiko D-ro Ferenc Jáki, char tiutage oni povas plej bone trapasi en la novan landon. Belega kanto! Vi devas daure fari nur tion! Dankon, dankon, dankegon.
4 years ago.
Zlatko Hinšt
Zlatko Hinšt
Kara Manuel

Dankon pro via vizito. Volonte mi rememoras al Vi. Mi partoprenos la Internacian Fervojistan Kongreson en Bordeaux kaj mi esperas ke ni denove renkontiĝu.

Elkorajn salutojn kaj ĉion bonan
Zlatko Hinšt el Kroatio
4 years ago.
Pavlin Boevski
Pavlin Boevski
Dankon Manuel! Vere bela kanto, kiu emociigas min.
4 years ago.
alekso el Hispanujo!
alekso el Hispanujo!
Dankon kara Manuel! Jen vi forprenis la korojn de ĉiuj virinoj :)
Amike

etikedoj por trovi gugle: canción para las mujeres, chanson pour les femmes, song for the women, Lied für die Frauen, Esperanto, Manuel Rovere Esperanta kantisto
4 years ago.
MIKELO (Michel Dereyger)
MIKELO (Michel Derey…
Koran gratulon kaj dankegon, kara Manŭel!!!
4 years ago.
MANŬEL
MANŬEL
Mi dankas al ĉiuj, kiuj ĉi supre tiel afable respondis al mia omaĝo por la tutmondaj virinoj. Kompreneble, mi respondos private al multaj, kiuj vere meritas reagon kaj apartan dankon. Mi esperas, ke ĉiuj konsideros ĉiun tagon "La Tago de la Virino"n, kaj ĝuos la feliĉon rilati kun la "alia sekso" laŭ principoj de reciproka respekto kaj amo, de samrajteco kaj samoportuneco.
4 years ago.