Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

614 visits

TAGO DE LA EŬROPAJ LERNEJOJ

TAGO DE LA EŬROPAJ LERNEJOJ
DIPLOMO de mi ricevita la 25an de julio 1963, kia gajninto en la internacia konkurso nomata " Tago de la Eŭropaj Lernejoj " ( European School's Day ), en Londono, el la manoj de la tiama, angla Ministro por Eksterlandaj Aferoj EDWARD HEATH, nome de la EŬROPA KONSILIO.

Nuntempe, dank' al la senlaca laboro de la veraj, pacemaj eŭropeistoj, bonŝance la ideo de granda EŬROPA FAMILIO fariĝis larĝe akceptita kaj eĉ multaj politikistoj jam nun alpropriĝis je ĝi kaj ĝin uzas por siaj propagandceloj. Kiel ĉiam, la ruzaj profitemuloj abundas kaj ĝuas la fruktojn de alies laboro, kiu restas sendanka kaj neglekta. Kvankam subsunvideble mi estas demokrata kaj kristana, mi neniam aniĝis al politika partio kaj ĉio - la malmulto - kion mi faris por subteni la ideon de Komuna Eŭropo estas " faruno el mia sako ".
Tial, mi neniam atendos por mia porpaca agado la helpon de politikistoj aŭ de oficiala organizoj, kaj samptempe mi retropuŝas la enviajn kritikojn de falsaj eŭropeistoj. Certe, al mi maknas politikan kapablon por elstari, sed mi fieras, ke mi estas naiva, sincera, pacema, senprofitcela eŭropeisto.
Por tiuj, kiuj ne regas la latinan lingvon, mi simple tradukas la dokumenton:

" Al ĉiuj, kiuj ricevos tiun ĉi skribaĵon:
en la jaro 1963 en Londono en Britujo, sub patrocino de la Tago de Eŭropaj Lernejoj, kies Prezidanto Eduardo Heath, Sinjoro Kanceliero, tiu ĉi skribaĵo estas aljuĝita al la meritplena studento ROVERE Emanuele, el la itala popolo ...
en la nomo de la Ministro Prezidanto Edward Heath

Mi estas scivola, ĉu en la esperantistaro estas iu, kiu same gajnis en tiu konkurso, precipe inter la anoj de Eŭropa Esperanto Demokratio.
Translate into English

rozo, Maria Zarębska, Lorenzo Kjell Salmonson, Anjo have particularly liked this photo


Comments
 MANŬEL
MANŬEL
Vi tute pravas, kara Anĉjo, kaj mi iom koleriĝas ankaŭ kontraŭ la Katolika Eklezio (kvankam mi estas katolika) pro la manko, fare de ĝiaj Instancoj, da iniciatoj por anstataŭi la perditan ekumenan rolon de Latino per ĝia ido Esperanto. Estas konate, ke la granda papo Wojtila estis esperantisto, tamen ne eĉ li kapablis aŭ kuraĝis fari paŝon tiucelan.
6 years ago.

Sign-in to write a comment.