Among MANŬEL's photos
See also...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone -
All rights reserved
-
564 visits
Manŭel: MIA KATO - Kanzono verkita de Manŭel ( Emanuele Rovere ) pri sia nigra kato, kiu ŝatas fortegajn karesojn.
Kelkaj geamikoj jam konas la " historion " de mia kato Kiko. Estis vintra festotago kiam, antaŭ pli ol 5 jaroj, mi trovis lin ĉirkaŭ mia domo: li estis terure malgrasa, timema kaj malsata, videble forlasita. Kompreneble, mi faris ĉion eblan por lin flegi kaj tuj rimarkis, ke li eble ricevis batojn ĉar, apenaŭ mi prenas balailon por purigi la pordikan plankon, li fuĝas. Pacience mi klopodis komprenigi al li, ke balailo ne estas timinda malbonaĵo kaj montris al li, ke per softa balailo eblas ankaŭ ricevi karesojn. Iom post iom, li ekŝatis perbalailajn karesojn kaj, post nelonge, komencis mieni, ke li deziras karesojn tuj kiam mi ekbalaas. Tial mi konkludis, ke li estas " vera kaj forta virkato ", kiu ŝatas " malmolan vivon ". Sekve, li plurfoje prezentiĝis por la manĝoj, post ia aventuro en la ĉirkaŭaĵo, kun vundetoj, precipe sur la oreloj: ŝajno de bataloj, certe venkitaj, kontraŭ antagonistoj. Kaj estas neimagebla la kontento, kiun li montras sub la " fortegaj karesoj ". Laŭ mi, li similas al multaj personoj, kiuj ne kontentiĝas je " normalaj spertoj " sed celas pli fortajn, ekstremajn sensaciojn per la tiel nomataj " ekstremaj sportoj ". Venis al mi emo verki kanteton kaj filmi kelkajn momentojn pri tiu nekutima " kata konduto ". Mi esperas, ke Kiko amuzu vin ĉiujn, samkiel li amuzas min.
MIA KATO
Havas mi nigran katon inteligentan kaj simpatian.
Mi trovis lin iun tagon, ĉe l' enirejo de l' hejmo mia:
timema kaj malsata, de iu malbonulo forlasita.
Miaŭoj min igis pli ol kortuŝita.
Donis mi bonajn manĝojn kaj lin regalis per ĝentilo mia.
Sufiĉis du semajnoj: li reakiris tutan forton sian.
Fariĝis li la reĝo de la ĝardeno kaj de l' ĉirkaŭaĵo.
Nun li surprizas per tiu ĉi strangaĵo:
mia kato, mia kato ŝatas tre fortajn karesojn.
Li pensigas min pri l' homoj, kiuj celas la ekscesojn,
ekstremajn sensaciojn, plenon de adrenalino
kontraŭ baroj, preter limoj por aventur' sen fino.
Kiam mi ekbalaas, li tuj kuŝiĝas apud piedoj miaj.
Karesojn de mi li petas: ĉu mi konsentu al postuloj liaj?
Mi lasu balailon, prefere prenu akran ferrastilon.
Ĉu iam vidis vi pli strangan scenon?
Mia kato, mia kato ŝatas tre fortajn karesojn.
Li pensigas min pri l' homoj, kiu celas la ekscesojn,

Mikelo59*, Avinty Lanaikey, Agata, Helena Tylipska and 5 other people have particularly liked this photo
- Keyboard shortcuts:
RSS feed- Subscribe to the comment feeds of this video. - Latest comments
- ipernity © 2007-2013
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity mobile | ipernity for iPhone | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English
Kaj gratulojn al vi, pri tiu ĉarma, vigla, italeska kanto!
tre "propedeŭtika"...
Kompensu vin la utileco de via penado. La aĉetitan kodiskon ĝis nun mi nur komencis aŭkultadi pli zorge, sed ĉi-foje mi ambicias atentoplenan "konsumadon".- Vi scias, ke mi alte taksas ankaŭ vian laboron por "sceneja" prononcado de Esperanto, kaj lingva-prozodia postulemo al vi mem, en la tekstoj.
Ĉu vi estas tiu "Manuel" kiu lasas foje komentojn al Antona Retradio ? Se ne, ne zorgu !
Mi tamen tre ŝatis vian filmon kun katoj kaj neordinara kanto !
Dankon por tiu bele aranĝita Esperantaĵo !
Mi estas franc-devena Esperantisto Petro
Ĝis baldaŭa remesaĝado
Petro
Evidente li estas esperantisto kiel ni...
:-D
[???ESPERANTO???]
Mia Milĉo amike salutas Kikon!
vaskon.wordpress.com/2010/07/02/milco
Sign-in to post a comment.