Keywords

Auschwitz


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

944 visits

AUSCHWITZ - muziko/vortoj de Francesco Guccini - esperanta teksto, adaptado de la muziko, kanto: Emanuele Rovere ( Manŭel ). Ĝi aperos en la nova KD de Manŭel " Ĉu plu ekzistas Amo? "

By MANŬEL
April  1, 2012

Ankaŭ ĉi jare alvenos Pasko kaj trovos en nia mondo ankoraŭ malkonkordon kaj malamon. Sed Pasko daŭre signifas resurekton, renaskiĝon: estu, do, al ĉiuj homoj ŝanco kaj instigo por vera renovigo de la amosento al ĉiuj, komence de la familianoj kaj najbaroj ĝis la plej malproksimaj, ĝis la plej malkonataj kaj diversaj, tamen ĉiuj niaj gefratoj. La kanto memorigas nin pri unu el la plej teruraj tragedioj faritaj-suferitaj de la homaro. Espereble, ĝi estos helpilo por ne refari similajn diablajn erarojn kaj por batali favore de paco kaj amo.

AUSCHWITZ - Mi mortis, estis nur infano, kun multaj idoj, multegaj pli ol cento, perfortigita tra tubo de kameno kaj nun mi estas tie ĉi, en vento. En Auschwitz, dum faladis neĝo, leviĝis ĉielen fumego akra, densa. En kor' fostiĝis la vana preĝo de mizeruloj per sufer' intensa.
En Auschwitz, mil kaj mil da homoj, super ili regis terure la silento. Jam nur numeroj, jam ne plu personoj, dispeliĝis ĉiuj tie ĉi, en vento. Demandas mi kiel povis homoj mortigi tiom da siaj similuloj. Sed oni igis nin, pli ol kvin milionoj, nur la griza cindro de tiu ĉi nebulo. Refoje nun tondras la kanonoj, ne estas ĝis nun plensataj kaj kontentaj je ruĝa sango la bestiaj homoj kaj forte blovas de malamo ventoj. Esperas mi, ke tra l' homaro vastiĝos baldaŭ la amosento kaj, en ĉielo, super ter' kaj maro, kvietiĝos fine la fiega vento. Jes, kredas mi, ke la homaro kapablos vivi en paco kaj konsento kaj en ĉielo, super ter' kaj maro nur amo flugos en la milda vento NUR AMO FLUGOS EN LA MILDA VENTO.

Mikelo59*, Esperanto en Silezio, Leili, Eliana and 8 other people have particularly liked this photo

36 comments - The last ones
Jozefo E. Nagy
Jozefo E. Nagy
Dankon, kara Manuel, kaj gratulojn kaj por la esperantigo kaj por kanto! Ĉu vi konas la poemon "Al la juda foririnto" de Lodewijk Cornelis Deij?
Jen: www.ipernity.com/blog/199659/332858
Ĉion bonan!
13 months ago.
Bruno HENRY
Bruno HENRY
Dankon, pri tiu bela kanto.
Militon oni devas chesi chie kaj chiam !
Gratulon Ghis

Bruno
13 months ago.
Maidi
Maidi
Koran dankon, amiko Manuel.
13 months ago.
Jonathan Cooper
Jonathan Cooper
Tre bona, dankon.
13 months ago.
Zónai József
Zónai József
Dankon kara Manuel. Mi gratulas por la belega kanto! Amike: Jozsef
13 months ago.
Leieladonna
Leieladonna
Kiel ĉiam, belega kanto , kara amiko. Mi gratulas vin, daŭru, kaj mi deziras aldoni ke via voĉo jam estas tre familia por mi kaj mi amas aŭskulti al vi.
13 months ago.
Josef Klipkar
Josef Klipkar
Tre bona, dankon. Bone Paskon deziras paco kaj sano.
13 months ago.
Anjo
Anjo
Dankon kaj gratulon al vi, Manuel.
Plej amike, Anjo
13 months ago.
Olga Ŝilajeva
Olga Ŝilajeva
Dankegon, Manuel! Kiel kutime, via kanto estas ege bela!
13 months ago.
Liyao
Liyao
bona vocxo! (*^__^*)
13 months ago.
lusia
lusia
La kanzono mirakla , kvankam ĝi rememorigas strangajn momentojn de la mondhistorio.
Vi pravas , la historio de la II-a Mondmilito povus plibonigi la homojn ... kial ne? Kial en koroj de pluraj personoj ekzistas tiom da malamo ĉu malkonkordo?
Kara Manuel , kantu plu per via delikata , milda voĉo pri amo inter la homoj. Mi kredas , ke la auskultantoj de viaj kanzonoj eble demandu si mem :
"Kaj mi , ĉu mi estas bona , amanta , tolerema , bonvolema por siaj proksimuloj kaj nekonatuloj ? Kiamaniere mi povus plu vivi , eble ŝanĝi ion ?"
Gratulon !!!
13 months ago.
Ĝojo
Ĝojo
Ĝi estas eĉ belega kanto! Estus mirinde se la tuta homaro finfine memorus bone la historion kaj ne refarus ĉiam la samajn kaj teruraj erarojn. Sed la militoj daǔrigas ankoraǔ... Mi volus tiom ke la "homarmemoro" plibonigu frue. Estus la konkero pli granda de la gehomoj ne kolori plu la nian planetan per la sangkoloro sed unike per koloro de la paco, de la tolereco kaj de la... espero
13 months ago.
u Stanisława! Saluton ĉe Stanislao!
u Stanisława! Saluto…
Karega kaj estmatega MANUEL! Koregan dankon al Vi por cxi belega kantado pri la terura SORTO de la VIKTIMOJ de la germana, naciisma KONCENTREJO AUSCHWITZ-BIRKENAU, lokigita dum la II monmilito (1939-1945) sur la okupitaj fare de germana sxtato - Tria Regno (Drittes Reich) treitorio de Polujo.
Koran dankon al Vi por tio, ke Vi ne esperantigas la germanan nomon Auschwitz je Ausxvico - Auscwitz estas la nomo, kiu fare de germanaj okupantoj estis uzata dum la militaj jaroj kaj NENIAM estis tiam uzata la vorto "Ausxcvico". Se temas pri la esperantigo de la nomoj de la logxlokoj - estas esperantigataj nur la nomoj de grandaj, mondkonataj lokoj: Varsovio, Krakovo, Londono, Parizo, Bruselo ktp. Auschwitz ne apartenas al cxi lokoj!!!
13 months ago.
Ĵajro
Ĵajro
Estimata Manuel! Gratulon pro via kortuŝa muziko. Mi ne vivis nek epoke nek loke tiuj lokoj sed la teruraĵoj farita tie reflektas ĝis en niaj nunaj generacioj. Via kanto devas esti akuzo sur la netoleremo de homoj kaj alvoko al nia pardono por, ke tiuj aferoj ne plu estos nek en pensoj. Mi gratulas vin.

Mi ne rezistis komenti sur la observo de nia ĉi supra samideano Stanislao. Atentu mia kara samideano. Tiu menciita loko estas antaŭ ĉiu unu el multaj urboj de la mondo. Laŭ mi ĉiu urboj devas havi sian esperantan nonon kiel mia aŭ mem la plej simpla kaj malkonata urbo de la mondo. En mia lingvo tiu urbo estas skribata kun siaj originaj literoj sed ekzemple Munkeno aŭ Novjorko, ne. Ne gravas al ni la gravecon de la urbo. Ĉiuj devas esti gravaj.

Mi komprenas vian senton sed ni ne devas forviŝi de nia kulturo ion ajn bela aŭ malbela. Ĉio estas humana, kelkaj imitindaj kelkaj malimitindaj. Lernu ni ankaŭ per niaj eraroj.

Frate via.
13 months ago.
neil_nachum
neil_nachum
Dankon por vía kor-tuŝa muziko. Mi aldonis la ligilon al mia angla artikolo " Esperanto kaj la Holokau'sto" ĉe mia blogo EsperantoFriends.
13 months ago.
edukado.net
edukado.net
Korajn dankon pro la kontakto kaj bondeziroj, kiujn mi kore reciprokas. Amike, Katalin
13 months ago.
Herzberg Centro
Herzberg Centro
Agrablan ripozadon dum la pasko-festo! Dankon pro viaj bondeziroj, akceptu reciproke ankaŭ la niajn. Ni antaŭĝojas pri via vizito kaj pri via koncerto dum al 64a IFEF-kongreso (ifk64.esperanto-urbo.de) en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo kaj esperas aŭdi ankaŭ tiun ĉi belegan kanton en via persona prezentado.
13 months ago.
Mikaelo Bronsxtejn
Mikaelo Bronsxtejn
Sincerajn gratulojn, Manuel! Mi ekatendu vian novan diskon.
13 months ago.
Aneta
Aneta
belega!
13 months ago.
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch
La kanto montras, ke oni povas kunigi belan muzokon, kun serioza temo kaj kanti belebe pri seriozaj aferoj de la mondo.
Mi kore gratulas belegan meritan kanton.
PS.
Mi ĝuste nun estas en Wagrowiec kaj ĝuas la kanton kun Margareta.
13 months ago.

Sign-in to post a comment.