Keywords

Genere sconosciuto
Artista sconosciuto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 680 visits

AMAS MI - Manŭel -


La oka de marto estas " tago de la virinoj ". Tamen, mi opinias, ke ĉiu tago estas tia, ĉar eĉ unu minuto sen virinoj estus tragedia!. Do, por omaĝi al
" la dua parto de la universo ", mi dediĉas al virinoj tiun ĉi amkanton, kun certeco, ke Vera Amo ĉiam venkos super ĉiaj obstakloj. Manŭel.

AMAS MI ( de Salvatore Adamo )- Esperantigo: Emanuele Rovere

Amas mi la venton, kiu tiklas vin kiam ĝi ludas tra via hararo,
kiam vi fariĝas dancistino por ĝin sekvi kun movoj graciaj.
Amas mi, kiam vi ĝojplene rapidas por vin jeti en miajn brakojn,
kiam vi mienas kvazaŭ infano por sidi sur miaj genuoj.
Amas mi la sunon sterniĝantan sur vian haŭton karessoifan,
kiam matene ĝi vekas nin: imagas mi, ke nur por ni ĝi brilas.
Amas mi vian manon, kiu min sekurigas, se mi perdiĝas tra timoj kaj duboj
kaj via voĉo dolĉe flustras: fidon ĝi redonas kaj esperon.
Amas mi l'okulojn sincerajn viajn, kiam ili min surŝutas per amaj rigardoj
kaj poste, en perfekta harmonio, mia frunto serenripozas sur via kor'.

Hai Da, Gabriella Stier, Esperanto en Silezio, Heli Tammik and 14 other people have particularly liked this photo


38 comments - The latest ones
Eliana
Eliana
Dankon, kara Manuel!
Tre bela kanto kaj agrabla voĉo !
Grazie, carissimo!
Bacio!
5 years ago.
Denise De Val
Denise De Val
Dankon kara amiko!!
Via vocxo kaj bela kanto vere kortusxas min.
5 years ago.
Henri Masson
Henri Masson
Tre bele. Gratulojn.
5 years ago.
Leili
Leili
Dankon kara Manuel....tre bela kanto!!!!
5 years ago.
Silvia Garnero
Silvia Garnero
Vere belega kanto! Dankon kaj gratulojn ankaŭ por via tre bela voĉo kiu aldonas harmonion al la kanto mem.
5 years ago.
Kelli ...
Kelli ...
Dankegon Manuel! Ĉu vi scias, ke mi forgesis tiun tagon? Danko, vi memorigis min kun via bela voĉo kaj tiu ĉarma kanto.
5 years ago.
JUHÁSZ Margit
JUHÁSZ Margit
Dankon Manuel, belega kanto.
5 years ago.
Ingrid B. alias Isabella Bird
Ingrid B. alias Isab…
Ein wunderschönes Lied :-)
5 years ago.
Liette Lela
Liette Lela
Dankon, Manuel, pro via bela omaĝo al ĉiuj ni. Brakumon.
5 years ago.
Ela
Ela
Multe dankon Manuel :-)
5 years ago.
Eurídice
Eurídice
Dankon kara amiko Manuel.
5 years ago.
Sana
Sana
Korajn dankojn el bela Pekino !
5 years ago.
Hanna Libera
Hanna Libera
dankon Manuel
5 years ago.
Maidi
Maidi
Dankon kara Manuel. Tre bona profesia artisto.
5 years ago.
Inactief
Inactief
Kara Manuel, koran dankon pro via belega kanto! Aŭskultante ĝin mi havas impreson, ke ĉiutage estas Virina Tago.
5 years ago.
Josef Klipkar
Josef Klipkar
Tre bele. Gratulojn.
5 years ago.
Aminda (Ivanka Stoyanova)
Aminda (Ivanka Stoya…
Tre kara Manŭel, viaj kortuŝaj amplenaj vortoj kaj voĉo instigas al dolĉaj, romantikaj pensoj kaj deziroj.
DANKON pro via belega kanto kaj estimo al ĉiuj virinoj. GRATULOJN kaj SUKCESOJN !!!
5 years ago.
Lucyna Chyla
Lucyna Chyla
Koregan dankon kara Manuel. Belega kanto. Cion plej bonan por vi:)
5 years ago.
Giti Ferdosnia
Giti Ferdosnia
koran dankon karega Manuel.
Vere via voĉo estas tre agrabla,Geratulas vin pro via kanto .
5 years ago.
Margarita Savova
Margarita Savova
Dankon! Gratulojn!
5 years ago.
lusia
lusia

Kara Manuel , dankon pro simpatiaj bondeziroj kaj la mirakla kanto!
Kiseton por vi !
5 years ago.
Maria Laszlo
Maria Laszlo
Dankon ke vi ne forgesis la virinan feston!
Plaĉis al ni via belega kanto. Amike salutas Vin Maria kaj Vanessa el Rumanio.
5 years ago.
Aleksej Borodin
Aleksej Borodin
Vi bele kantas. Mi esperas aŭskulti vian kantadon dum la 79-a Kongreso en Mazara del Vallo, Sicilio.
5 years ago.
Mirka Kubicka
Mirka Kubicka
Koran dankon, Manuel:-))
5 years ago.
Edith Jaffré
Edith Jaffré
Dankon , Manuel pro tiu belega kanto !
5 years ago.
Vladimir Soroka
Vladimir Soroka
Profunde bela kanto...
Koran dankon!
5 years ago.
Neuza Brienze
Neuza Brienze
Manuel, tutkore mi dankas vian omaĝon kun tia bela kanto.
5 years ago.
Zlatko Hinšt
Zlatko Hinšt
Kara Manuel

Tio estas tre bela kanto. Mi ne dubas en via bona voĉo kaj bona sonoro kun sento por poezio. Ĉu Vi partoprenos la 10-an kongreson de kroataj esperantistoj en Koprivnica?

Elkore salutas Vin Zlatko Hinšt
5 years ago.
MANŬEL has replied to Zlatko Hinšt
Karaj, ĉiuj geamikoj,
mi pardonpetas, se mi ne respondas al ĉiuj. Mi devus por ĉiu komento trovi taŭgajn vortojn por danki, ktp: mankas al mi la tempo, kvankam ne la emo. Tial mi dankegas elkore kaj " kolektive ". Nur mi profitas respondi al la amiko Zlatko: dankon pro viaj vortoj kaj ĝis renkontiĝo en la Krota Kongreso, kiun mi ĉeestos kaj kie mi koncertos. Elkore, ĉian bonon al ĉiuj!
Manŭel.
5 years ago.
Ĝojo
Ĝojo
Mi finis auxskulti vian belegan kanton. GXi sxajnas al mi plena de dolcxeco. Mi sxatas la malrapidan ritmon de vortoj kiuj kunigigxas en klara elparolo de via vocxo.
5 years ago.
Lidka Nowak
Lidka Nowak
dankon kara Manuel. virinan tagon mi trapasis en hospitalo, hodiau , dank al vi mi havas 'duan"
'
5 years ago.
Odilia Milhomens
Odilia Milhomens
Bela kanto, Manuel! Dankon!
5 years ago.
MANŬEL
MANŬEL
Al Gioia, Lidka kaj Odilla venas mia dankemo pro la afablaj vortoj. Precipe mi ĝojas se mi kapablis iom feliĉigi Lidka-n, al kiu mi elkore bondeziras bonan sanon.
5 years ago.
Vida
Vida
Dankon, Manuel! Agrabla kanto...
5 years ago.
Kalina
Kalina
Tre kortusxa! Elkoran donkan Manuel!!!
5 years ago.
Agata
Agata
Dankon Manuel!!!
5 years ago.
MANŬEL
MANŬEL
Dear Elena, nur nun mi vidas vian ĉarman komenton kaj dankas vin. My KDs are available at "www.vinilkosmo.com" and at the "libroservo de UEA = www.uea.org". If you'll find any difficulties, I can sen them to you, after riceiving your address. All the best to you!!
5 years ago.
MANŬEL
MANŬEL
Kvankam jam pasis multa tempo, mi dankas pro la salutoj kaj la belaj vortoj, kaj pardonpetas de: Vida, Kalina, Agata kaj Jozef: Mi esperas, ke vi komprenu, ke foje mi forgesas "kontroli" mian tutan paĝaron.
5 years ago.