See also...


Keywords

rip
fa
tipografio
presejo
antauxpresa preparado


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 358 visits

RIP k lasera-filmeksponilo

RIP k lasera-filmeksponilo
Tio estas nia laborĉevaleto -- komputilo kiu preparas datumon por sendi ilin al la lasera filmeksponilo ĝi staras pli profunde).
La komputilon (RIP - bild-rastruma procesoro) ankoraŭ oni nomas datum-muelilo...
Komputilaj dosieroj de estontaj libropaĝoj estas sendataj al "FotoAŭtomato" -- lasera filmeksponilo. Ĝi per lasera radio dezegnas sur filmo. La eksponita en FA filmo rivelatas en rivelmaŝiono, kiu staras en la aparta ĉambreto, pordo al kiu estas videbla profunde maldekstre. La rivelilon kaj fiksaĵon ankaŭ ni memstare preparas el koncentraĵoj... Certe tio estas neinĝeniera laboro, sed... ĉu ni devas dungi apartan laboriston por ĉiu procezo? :)
Ni ja estas malgranda presejo...
Do ni (mi, kaj ankoraŭ unu mia kolego) komputiladas, paĝigas, preparas dosierojn, surfilmigas, rivelas...
Mi ankoraŭ planas estontojn eldonojn kaj kontrolas la produktadon, laboras kun mendintoj, kalkulas ktp ktp
Nu, rezulte mi neniam enuas laboreje :)

Lorenzo Kjell Salmonson has particularly liked this photo


Comments
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä
Ha! Makintoŝo! Ili ne oftas en Rusio, ĉu?
10 years ago.
Maksim Griŝin
Maksim Griŝin
Jes, ni havis du :)
Sed restis nur unu, kiu estas uzata |se vi atente rigardos -- tion bone videblas) kiel subekrana postamento :)

Tio estas Macintosh Quadra 650. Mi ankoraux laboris per gxi kelkajn jarojn antauxe...
10 years ago.
Vjaĉeslav Slavik Iva… has replied to Maksim Griŝin
Amuzega uzo de komputilo! :)
10 years ago.