Maksim Griŝin

Maksim Griŝin

Posted on 10/12/2010


Photo taken on June  6, 2010


See also...


Keywords

bonfinita
aventuraĉo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

676 visits

Altgrimpisto kaj aventuraĉo

Altgrimpisto kaj aventuraĉo
Sur la foto eblas vidi altgrimpiston, kiun mi invitis por mastiki konstruplatajn juntojn.

La afero mem estis tute bezonata, sed plenumiĝis kiel aventuro kaj eĉ aventuraĉo.

Dum kelkaj jaroj en mia apartamento tra fendoj en panelaj muroj venis vintre deekstere malvarmo kaj malsekaĵo. La muroj iĝis humidaj, malvarmaj kaj eĉ ŝimo elkreskis abunde.
Mi plendis kelkfoje al dompriservejo, iradis tien, skribis petojn sed nenio estis farita fakte.
Do mi finfine decidis inviti private iun kontraŭ mia mono por kvalite fari la laboron pri mastikado de fendojn inter kunstruplategoj.
Iam en la laborejo mi ekvidis laboriston, kiu spongis (lavis) grandajn fenestrojn, pendante ekstere. Do mi aliris al li kaj demandis kie mi povas trovi specialistojn por neniigi fendojn en la alteco je 15-a etaĝo.
Do li diris: mi mem venos kaj faros ĉion. Kolektu monon kaj ne maltrankviliĝu plu.

Li venis sola kaj diris "iru ni labori". Necesis por tio malfermi la pordon al tegmento (ĝi ĉiam estas fermita per granda seruro kontraŭ infanoj, krimuloj kaj mizeruloj senhejmaj). Tuj evidentiĝis ke la laboristo ne povas ricevi la ŝlosilon ĉar havas neniun peperan permeson por tio... La deĵorantoj en priservada oficejo diris: Kiu estas vi? Iru for. Nenion ni povas al vi doni sen speciala permeso...

Ĉu ni malgajnis tuj ĉe la komenco?
Ne! La laboristo proponis al mi forsegi la seruson per diska kontraŭmetala segilo!! Kaj poste aĉeti kaj pendigi novan seruron kaj iel poste la ŝlosilon transdoni al administracio dompriserva : ))
Tion ni efiktivigis.

En la foto laboristo laboras jam kaj ankoraŭ ne venis nek polico (kiun vokis najbaroj, ĉar ekopiniis ke tio estas krimulo deziranta penetri en apartamentojn por ŝteli ion), nek kortistaro por krii pri la difektita seruro. La laboristo laboras kaj eĉ supozi ne povas ke baldaŭ iu nekonata domano iom sube fortranĉos ĉebalkone unu el ŝnuroj per kiu pendas la laboristo! Ni ne sukcesis poste kompeni kiu tion faris kaŝe...

Lorenzo Kjell Salmonson has particularly liked this photo


Comments
Verdateo
Verdateo
Ĉu la laboristo falis malsupren?
6 years ago.
Maksim Griŝin has replied to Verdateo
Certe NE!

Iu fiulo fortranĉis la ŝnuron sube. Sed la ŝnuro estis bezonata por senriski labori...
Li devis malsuopreniĝi urĝe per la dua ŝnuro kaj sufiĉe longe cerbumi kiel nodi ŝnurojn por la nodo ne malhelpu labori plu.
6 years ago.
Stojan Donchev
Stojan Donchev
Ankauh en Bulgario oni faras tion por defendi la panelajn apartamentojn de malvarmeco,ĉar ĝia limita sekureco estas ĝis 50 jarojn.
6 years ago.
Maria Mickle
Maria Mickle
tre interesa foto de kuraĝulo
6 years ago.