See also...


Keywords

2010
septembro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

850 visits

Savelij militemas

Savelij militemas

Lorenzo Kjell Salmonson has particularly liked this photo


14 comments - The latest ones
Pedro Hernández
Pedro Hernández
Mi preferus, ke infanoj ludu per pli pacemaj ludiloj. La konsekvenco estas infana banaligo de la perforto. :-(
7 years ago.
Maksim Griŝin has replied to Pedro Hernández
Kiam la ĉirkaŭa medio estas danĝera, instrui profundan pacifismon estas laŭ mi stultaĵo.
Mi instruas al infano ke devas esti armeo por defendi loĝantojn, ĉiam homo devas esti preta por defendi sin, familion, najbarojn kaj la landon. Por tio necesas esti bonkora, justa sed ankaŭ forta, k kuraĝa. La knabo kreskas komprenante ke homo devas vivi pace kaj neniam ofendi aliajn sed ke malbono estas reala kaj necesas esti forta por defendiĝi de ĝi.
Mi vidas nenion malbonan ke knabo kreskas tia.
7 years ago.
Pedro Hernández has replied to Maksim Griŝin
Male. Mi komprenigas al miaj infanoj, ke armeoj, pafiloj celas vundi kaj mortigi homojn, ĉefe pro tio, ke oni instruis al ni ke la homoj, kiuj hazarde naskiĝis en la alia flanko de la landlimo, estas malpligravaj, ol tiuj de nia flanko, kaj tial, mortigi tiujn de la alia flanko estas tute previgebla por defendi tiujn, kiuj hazarde naskiĝis en ĉi tiu flanko. Kaj kompreneble, kial ni bezonas armeon? Por defendi nin kontraŭ la fiaj najbaroj, kiuj siavice estas instruata pri tio, ke ili bezonas armeon por defendi sin kontraŭ la fiuloj, naskiĝintaj en nia flanko de la landlimo.
Mi komprenas ke estas malfacile, sed ĉu ne jam indas komenci ŝanĝi nian naciisman pensmanieron, ĉesi vidi malamikojn ĉie, kaj komenci detrui ĉiujn landlimojn??? Sed dum oni instruas, ke la najbaroj estas pafindaj, kaj ke la perforto estas pravigebla, ni ne plendu pri nia mondo. Estas tia, kian ni konstruas.
Kaj vido, mi preferas ke miajn gefilojn ŝoku perforto, kaj ke ili ne traktu perforton kaj perfortilojn kiel amuza ludo.
Mi loĝis multajn jarojn en eksa sovietio, kaj estas fakulo pri slavaj lingvoj kaj kulturoj, tial mi komprenas ke en via lando oni eliras el aliaj historiaj ĉirkonstancoj. Tamen, se ni volas lasi pli bonan mondon por niaj infanoj, unue ni devas ŝanĝi niajn mensojn.
7 years ago.
Maksim Griŝin has replied to Pedro Hernández
Eble por eŭropanoj ŝajnas ke la mondo estas alia ol antaŭe. Ke necesas eduki infanojn nur kiel pacemaj kaj toleremaj al aliaj. Kaj estas leĝoj kaj polico kaj ŝtato kiu devas okupiĝi pri ĉiuj maljustaĵoj... ktp. Ke armeo estas stranga atavismo malmodernaĵo kaj mortindaĵo...

Vi mem skribis fine de la mesaĝo ke Rusio kreskas el aliaj cirkostancoj...
Jes. en Rusion venadis antaŭe por militi kontraŭ ni okcidentanoj, okcident-nordanoj, sudanoj, orientanoj.
Rusio kaj nunepoke spertis kruelegajn militojn. Kiam mi estis dudekjara Sovetio militis en Afganistano por konstrui tie modernan landon, eltiri ĝin el mezepokeco kaj ekhavi sude bason kontraŭ usonanoj kiuj tiam aperis tie por kontroli la regionon... Bone konate kiu donis al afganistanaj islamanoj amilojn modernajn, kiu instruis kaj instigis ilin eksplodi, terori... komence oni instruis islamanojn militi kontraŭ rusoj... poste islamanoj simple daŭdigis militi kontraŭ la okcidento6 kaj usono ricevis atakojn kontraŭ Nov-jorko, Hispanio ricevis eksplodojn en stacidomoj ktp.
Nu ne pri tio temas nun.
Kiam disfalis Sovetio -- anstataŭ venonta paco -- tuj komenciĝas multaj militoj jam ene de la limoj de la eksa soveta unio. En Kaŭkazio, Maldovio, en Muz-orientaj landoj.
Kaj poste venis la kruelegaj ĉeĉenaj internaj militoj... Kaj sur la fono -- usonanoj daŭras militan aktivadon ĉe niaj landlimoj, militas en Irako, Afganistano, pretiĝas por militi en Irano...
Ĉinoj nun konstruas modernan armeon kaj pretas konkurenci usonanojn...
Oni skribas ke baldaŭ la mondon eble spertos novajn militojn por kontroligi elteraĵajn trezorojn. Ankaŭ eĉ Antarkte!
Do, bedaŭrinde, rusoj ne povas atendi pacan mondon porĉiam. Ni povas esperi pri ĝi kaj fari tion, kion eblas por krei pacan mondon... sed ankaŭ DEVAS ESTI PRETAJ por defendiĝi. Simple pro tio ke la mondo ne estas tiom bonkora kiel plej bonaj homoj en ĝi. Ekzistas multaj danĝeroj ja, kaj ĝis nun ne videblas fino de ili.

Mi opinias ke tre gravas eduki la filon kiel saĝan kaj paceman homon sed ankaŭ PRETAN POR DEFENDI SIN KAJ ALIAJN. Kaj pro tio li devas esti FORTA.

Do, laŭ mi, kiel patro, estas bone se Savelij lernos kiel defendiĝi kaj kontraŭ tranĉila bato, kaj kontraŭ subita atako en interbatiĝo surstrate kaj eĉ scipovos ankaŭ pafi.

Kun pacema saluto, Maksimo.
Eks-serĝento de la Sovetia armeo.
6 years ago. Edited 6 years ago.
michel ahado
michel ahado
per sia eta pafilo, li ne kontrauos la malamikon; li ricevos dronon ech sen scii kiu lancis (lanchis?) ghin. kaj plie, la malamiko ne estas landa sed ech ofte en la lando mem. kiam du regantaroj deklaras militon , estas chiam la nemilitistaj loghantoj kiuj plej ofte ricevas bombojn. sinjoroj la regantaroj kaj la militistoj, (foutez-nous la paix et allez jouer ailleurs)
7 years ago.
Maksim Griŝin has replied to michel ahado
Per tiu ludilo Savelij nur ludas.
Li imagas ke li estas soldato kaj defendas la landon kontraŭ iuj venintaj malmikoj.
Ankaŭ li lernas kiel lukti en sportejo. Eble iom-post-iom li lernos ankaŭ kiel pafi el pneŭmatika kaj pulvopafiloj.

Mi ne plene komprenis vian mesaĝon, pardonu. Eble vi reskribos ĝin por mi komprenu pli bone?
"li ricevos dronon" -?
"la malamiko ne estas landa"-? ktp
6 years ago.
nova knabino
nova knabino
cool!!!
6 years ago.
Maksim Griŝin has replied to nova knabino
"Cool" en la angla signifas ke... al vi plaĉas la foto? :)
6 years ago.
Roland Platteau
Roland Platteau
jen kio estas drono. aĵo inventita de la usonanoj por ke ili certu, ke neniu el siaj soldatoj eĉ riskus morti aŭ vundiĝi, sed nur la aliaj !
http://ru.wikipedia.org/wiki/Беспилотный_летательный_аппарат
(la artikolo, kiel vi vidas ekzistas en multaj lingvoj, sed ne jam en Esperanto, kiu plenigos la truon ?)
6 years ago.
Maksim Griŝin has replied to Roland Platteau
Dankon pro la klarigo.
Sed eĉ kun ĝi mi ne ĉion komprenis pri la mesaĝo de ulo38.. Verŝajne iu deklaro ke dum la epoko de modernaj militaj raketoj kaj senpilotaj armitaj flugmaŝinoj homo nenion povas kontraŭstari al tio.
6 years ago.
Maria Mickle
Maria Mickle
mi malŝatas similajn fotojn !!!
6 years ago.
Maksim Griŝin has replied to Maria Mickle
Kial? Mi nenion komprenas.
6 years ago. Edited 6 years ago.
Maria Mickle has replied to Maksim Griŝin
ĉar pri milito k morto oni ne ludas
la pafiloj ne estas bonaj "ludiloj" - tiom da bonaj ludiloj oni povas trovi.........k volontigi la infanojn
oni instruu la infanojn pri la PACO !
5 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
Mi vidis infanojn, kiuj ludis "militon". Unu el ili, la organizinto de "ludo" perdis nur unu fingron, la alia -kvinjara mortis kun cerbo for de kranio kaj samjara knabineto perdis kruron. Tio okazis en 1944 en Lvov kaj tiam estis milito vera. La memoro pri tiuj tempoj ankoraŭ nun persekutas min en sonĝoj. Ili ludis per trovitaj kugloj.
6 years ago.