En tiu ĉi foto eblas vidi min dum mia deviga militservo.
Mi servis dum du jaroj. La unuan jaron mi lernis kiel estri kanon kaj soldatojn, iĝis serĝento, kaj dum resta tempo servis en Dagestano (Rusia respubliko en la Norda Kaŭkazio) kiel kanonestro kaj ĉef-serĝanto de la platono.
La foto farita dum manovroj. Ni estas vestitaj per plej malnova uniformo por ne kotigi la ĉiutagan.
Maldekstre sidas kononestro de apuda kanono, el Armenio (tiam estis parto de Sovjetio).
Mia kanono nomiĝas M-46.
Teamo: 9 homoj
Kalibro: 130 mm
Pezo: 8450 kg
La longo de la tubo: 7,6 m
Anguloj vertikalaj: -2,5 -+45 gradoj
Pezo de la obuso: 33,4 kg
Distanco de la pafado: 27150 m
Pafadrapideco: 6 paf./min.
Ĝis nun la kanono estas en armeoj de multaj ŝtatoj.
This photo has notes. Move the mouse over the photo to see them.
Send a message
Search for members


