Maksim Griŝin

Maksim Griŝin

Posted on 02/10/2008


Photo taken on July 14, 2006


See also...


Keywords

Kubinka
Fosaĵo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 366 visits

Akvokonduka tranĉeo

Akvokonduka tranĉeo
Nu, ĉi tie eblas vidi iom el miaj fosaĵoj :)
Mi multe fosis iam dum la deviga militservo, kaj mi ĉiam opinias, ke mi estas spertulo pri tio :)
Nu, ne tio interesas tie ĉi, sed la esenco de la fosado:
La tranĉeo estas fosita por mia propra akvokondukilo.
Ni kune kun la najbaro (staras dekstre kun mia filo) vintre per dungitaj specialistoj elfosis la puton. De ĝi mi do fosis la tranĉeon al mia somerdomo, kiu videblas malantaŭ ni post bariloj. Do fosis mi tra la ĝardeno de la najbaro kaj poste devis ĉion ordigi kaj rebeligi.
La profundo de la tranĉeo estis de 1.4 metroj ĉe mia domo ĝis 1.7 apud la puto. Sur la dekstra tranĉea deklivo estas videblaj kelkaj blankaj paperaĉoj kie mi skribis kalkulitajn antaŭe ciferojn pri necesa ĉi-profundeco. Mi kalkulis tiel, ke la tranĉeo havu oblikvecon, por akvo ĉiam fluis mem al la puto de kie la pumpilo enputa premas la akvon supren kaj al mia hejmo. Ĉion mi planis por tio, ke mi povu uzi la akvokondukilon ĉiam enkalkulate la vintran sezonon, kiam frostoj okazas ĝis la nivelo minus 30 gradoj sub nulo, kaj la tero povas frostiĝi ĝis la 1.5 metroj se ne estas sufiĉe da neĝo.

Lorenzo Kjell Salmonson has particularly liked this photo


Comments
Witold
Witold
Admirinda laboro,mi gratulas! Mi vidas,ke via simpatia fileto ankaŭ ĝojas.
8 years ago.
Maksim Griŝin has replied to Witold
Jes, la filo tiam estis junega, sed li ĝis nun ankoraŭ memoras kiel li vagadis tranĉee subtere, vidante la ĉielon nur superkape... Saltis suben li mem, sed mi devis lin eltranĉeigi ĉar estis tro profunde por li.
8 years ago.