Maksim Griŝin

Maksim Griŝin

Posted on 02/10/2008


Photo taken on July  2, 2006


See also...


Keywords

konstruado
brikoj
Kubinka


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 349 visits

Renovigo de la brika placeto

Renovigo de la brika placeto
Post mia somerdomo ĉiam estis la placeto kovrita per malnovaj brikoj. Ilin mia panjo kolektis ĉie. De post malnova forno, de najbaroj dezirantaj seniĝi je restaĵoj de malnova fundamento...
Sed ordinaraj brikoj ne estas bona materialo por ĉi-celo, ve. Ili enteriĝas iom post iom, kaj rompiĝas. Ĉirkaŭ post jardeko necesas ilin remeti, se vi deziras, ke la placeto estu pli-malpli plata kaj pura. Nu jen mi trovis de novaj najbaroj iom da malnovaj brikoj kaj rekonstruas la placeton, kiu jam delonge atendis tion.
Post mia dorso eblas vidi la malnovan placeton. Faras la renovigon mi jene: Mi eligas malnovajn brikojn el la tero. Se ili estas sufiĉe "bonaj" por daŭra servo -- mi ilin purugas kaj uzas denove. Por la plej ofte paŝitaj lokoj mi uzas precipe la "novajn" ĵusakiritajn brikojn. Mi altigas la placeton per sablo, kameonon de ĝi mi aĉetis antaŭ nelonge ĉe vojrando de ŝoseo (por tio necesas halti ŝarĝaŭton kun sablo kaj proponi al ŝoforo monon).

Comments